Geografio >
Eŭropo > Belgio
France Belgique [belĵik'], Nederlande Belgie [belgje]
Lando en Okcidenta Eŭropo, reĝlando.
- Landkodo: BE.
- E-nomo: [a] Belgujo; [o] Belga Reĝlando.
- Nacia nomo: [o] Royaume de Belgique (fr), Koninkrijk Belgie (nl).
- Etimologio: landnomo devenas de celta tribo - belgoj.
- Areo: 30.510 kv.km.
- Politika sistemo: konstitucia monarĥio.
- Ŝtatestro: reĝo [Albert II]? (el dinastio Saks-Koburg-Gota, sur la trono de 1993).
- Leĝdona organo: duĉambra parlamento, konsistas el Palato de Reprezentantoj (150 membroj) kaj Senato (71 membroj).
- Ĉefurbo: Bruselo (1,193 mil).
- Urboj: Antverpeno? (688 mil), Lieĝo? (414 mil).
- Adm. divido: de 1989 lando fariĝis federacia ŝtato, konsistanta el 3 subjektoj: Brusela regiono (80% franclingva), Valonio (franclingva) kaj Flandrio (nederlandlingva). La du lastaj subjektoj dividiĝas je provincoj (po 5).
- Loĝantaro: 10.240 mil (2000), inter ili 58% flandroj, 31% valonoj.
- Ŝtatlingvo: franca (valona dialekto, 32%) kaj nederlanda (flandra dialekto, 58%). 11% de la loĝantaro estas dulingva.
- Kredantoj: katolikoj (75%), protestantoj (22%).
- Eksporto: fero?, ŝtalo?, tekstilaĵo, naftokemiaĵoj, plasto?.
- GNP: totala - 272 mlrd $, pokapa - 24.710 $.
- Monunuo: eŭro EUR (=100 cendoj);
- Historio: reĝlando fariĝis sendependa en 1830. De 1945 centro de eŭropa kunlaborado (Benelukso?, Eŭropa Konsilio, Nato?, Eŭropa Unio). En 1980 estis kreitaj regionaj strukturoj de ŝtatadministrado por Bruselo, Flandrio kaj Valonio. En 1994 oni adoptis novan konstitucion.
Regionoj: