[Hejmen]Turingo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Alano TURINGO (1912-54) (angle, Alan Turing), brita matematikisto, estas la fondinto de komputiko, de informadiko. En 1936, respondinte al la demando de Godelo pri tio, kio estas komputebla, li verkis De Nombroj Komputeblaj en kiu li priskribis modelon de la komputilo? en formo la plej simpla, abstrakta kaj esenca -- la Universala Maŝino de Turingo. Dum la 1940-aj jaroj, Turingo rompis la ĉifro?n de la nazioj (per lia maŝino, la Bombe) kaj, post la milito, helpis realigi la modernan komputilon. En la 1950-aj jaroj li filozofiis pri artefarita inteligento kaj biologio kaj proponis la faman Provaĵon de Turingo de komputila inteligento. En 1952 li estis arestita kiel samseksulo kaj post du jaroj li sinmortigis (kvankam eble akcidente).

La Universala Maŝino de Turingo

En 1936, respondinte al la demando de Godelo pri tio, kion estas komputebla, li verkis De Nombroj Komputeblaj en kiu li priskribis modelon de la komputilo en formo la plej simpla, abstrakta kaj esenca -- la Universala Maŝino de Turingo.

La maŝino turinga konsistas el tri partoj:

Tio ŝajnas simpla, sed Turingo pruvis ke tia maŝino povas komputi ion ajn, kio estas komputebla. Fakte, ĉiu ekzistanta komputilo estas esence tia maŝino. La teknologio nur estas rimedo por rapidigi aŭ grandigi la komputadon. Diferenco de grado, ne de speco, ne de esenco, ne de ebleco. Laŭ materialistoj (ekzemple, Daniel Dennett), eĉ la homa cerbo? estas maŝino turinga.

La Provaĵo de Turingo

Je 1950 en lia artikolo Komputaj maŝinoj kaj inteligenteco, Turingo proponis la Provaĵon de Turingo. Ĝi diras, ke maŝino estas tiel inteligenta kiel homo kiam homo kaj maŝino estas nedistingebla dum interparolado --ekzemple, ĉe babilejo en la Interreto. Nuntempe komputiloj povas sukcesi 25% da fojoj, sed plejparte per artifiko kaj bonŝanco. Unu tia programo? estas mgonz.lsp.


/Priparolu

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita January 19, 2002 9:36 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: