[Hejmen]Toynbee

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Historio > Toynbee

Arnold Toynbee [arnald tojnbi] (1889 - 1975) estis brita historiisto? kiu verkis la libron A Study of History (1934-61) ("Studo de Historio"). Li estis profesoro de la greka lingvo kaj [greka historio]? ĉe la [Universitato de Londono]? (1919-55). Toynbee rigardis historion ne naciisme kiel lukto inter nacioj, nek marksisme? kiel lukto de ekonomiaj klasoj, sed morale kiel la leviĝo kaj falo de civilizoj.

En lia historio, Toynbee klarigas la leviĝon kaj falon de 21 civilizoj tra la mondon kaj historion:

El tiuj, sep civilizoj ankoraŭ vivas: la ortodoksa, rusa, okcidenta, islama, hinda, orientazia kaj la japana.

Laŭ Toynbee, la sorto de civilizo ne estas ĝenerala afero de teknologio, ekonomio aŭ demografio, kiel ni nun kutime pensas, sed specifa afero politika kaj morala de la elito? kaj kiel ĝi frontas al krizoj (ekzemple, invadantoj). Kiam la elito estas kreiva kaj agema, la civilizo prosperas, sed kiam la elito estas diboĉa aŭ fosiliigita, la civilizo sekve falas.

La ĝeneralaj etapoj de civilizo (kun la helena civilizo kiel ekzemplo):

Malsimile al historiistoj hodiaŭaj, Toynbee vidis la grandan bildon de historio, sed ankaŭ bone scias la maron de detaloj. La inspiro por lia historio venis al li en Bulgario kiam li vidis ĉapon sur la kapo de kamparano: ĝi estis precize la ĉapo de vulpa pelo, kiun portis la persa armeo, kiun Herodoto priskribis antaŭ 2400 jaroj.

En lia historio, Toynbee ofte klarigas per mito kaj metaforo kaj lia logiko ne estis sendifekta. Tamen, se Huntington? pravas kaj historio nun transiras de lukto de idelogioj (la Fridmilito?) al lukto de civilizoj, kiel la 11-a de septembro 2001 sugestas, Toynbee denove estas leginda.

Vidu ankaŭ: Markso Huntington? [Oswald Spengler]? ibn-Khaldun?


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 15, 2002 11:34 pm by 129.177.202.xxx (diferencoj)
Serĉu: