[Hejmen]Pasporta Servo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

La Pasporta Servo estas unu de la plej gravaj (eble la plej grava) Esperanto-eldonaĵo kaj estas unu de la multaj kialoj ke homoj eklernas Esperanton. Ĝi baze estas direktorio de homoj el ĉirkaŭ la mondo kiuj konsentas ke esperantistoj povas resti en siaj hejmoj senpage. Je 2002, estas 1231 gastigantoj en 83 landoj!

Gastigantoj elektas kioma da tagoj kaj kioma da gastoj povas resti kaj komenteto kun interesoj (ne fumantoj, junuloj bonvenas, ktp). La gastigantoj ĝuas havi homoj de diversaj landoj dum la gastoj ĝuas resti senpage preskaŭ ie ajn en la mondo. Ankaŭ, gastoj sentas plibone ĉar siaj gastigantoj povas helpi ilin transporte, koni la arion, kaj plej bone, ili povos komuniki facile per la interlingvo, Esperanto.

La adresolibro de Pasporta Servo estas aldonaĵo de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO). La unua ideo pri la tiel nomata "Programo Pasporto" estiĝis en 1966, de Ruben FELDMAN-GONZALEZ el Argentinio. Pasporta Servo laŭ la nuna sistemo aperis unuafoje en 1974, kun 40 gastigantoj, sub gvido de Jeanne-Marie CASH el Francio. Ambaŭ pioniroj daŭre estas gastigantoj de Pasporta Servo.

La oficiala retejo de la Pasporta Servo: http://home.planet.nl/~lide/paspserv.htm


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 21, 2002 6:13 am by cache-2.sbo.ma.webcache.rcn.net (diferencoj)
Serĉu: