[Hejmen]TCP-IP

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

TCP-IP estas la komunika protokolo, la aro de reguloj kaj konvencioj, per kiu maŝinoj kaj programo?j de la Interreto interkomunikas. Ĉi tiu paĝo mem estis sendita al vi trans la Interreton per TCP/IP. TCP/IP konsistas de du tavoloj de abstrakteco: TCP kaj IP :

TCP malfermas, administras kaj fine fermas la konekton aŭ kuniĝon inter du programoj sur du maŝinoj sur la Interreto. TCP zorgas pri la ordo, rapideco kaj forerarado de datumo sendita kaj ricevita trans la Interreton.

En Ĝavo la objeckto Socket ("kontaktoskatolo") provizas la interfacon al TCP/IP.

En detalo:

Por sendi, TCP hakas la datumon en paketojn (malgrandaj pecoj de datumo).

Al la kapo de ĉiu paketo, TCP aldonas numeron de la fonta kaj cela pordo, kiu specifas la fonta kaj cela programo. Ekzemple, por FTP la pordonumero estas 21; por HTTP kiu sendas kaj ricevas TTT-paĝo?jn) la pordo estas 80.

TCP donas la paketojn al IP por transsendi ilin.

Sur la ricevanta maŝino, TCP ricevas la paketojn el IP, fortranĉas la pordonumerojn de ĉiu paketo kaj el la paketoj rekonstruas la originalan datumon kaj donas ĝin al la ricevanta programo.

IP ne zorgas pri eraroj, malordo, resendado, konektoj inter programoj, ktp. Tiuj estas la zorgo de TCP.

En detalo:

IP ricevas fluon de datumo de TCP kaj sendas tiujn tra la reton. Se paketo de TCP estas tro granda por la fizika reto, IP plue hakas ("fragmentigas" estas la teknika vorto) la paketon en pli malgrandajn paketojn.

Al ĉiu paketo, IP aldonas la numeron de la protokolo (TCP en nia kazo), la retadreson de la sendinta maŝino kaj la retadreson de la ricevanta maŝino. La retadreso estas la IP-adreso: punktita adreso de kvar numeroj. Ekzemple: 165.121.140.160.

Kiam IP ricevas paketojn (sur la ricevanta maŝino), ĝi rekonstruas la fluon de datumo el la paketoj kaj donas ĝin al TCP (se ĝi estas la protokolo menciata en la paketo).

Tial esence la Interreto estas rivero de paketoj. Ĉiu paketo enhavas la retadreson de la maŝino al kien ĝi iras. Ĉiu maŝino laŭ la vojo movas la paketon pli proksime al la retadreso. Maŝino kiu movas paketojn laŭ la vojo de la Interreto estas nomita kluzo (angle, gateway). Tiuj maŝinoj kunligas diversajn retojn por krei la Interreton (tiele la deveno de la nomo, inter-reto).


/Priparolu

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita December 6, 2001 10:50 am by Chuck SMITH (diferencoj)
Serĉu: