Reela (aŭ Reala) Nombro estas ĉiu pozitiva nombro, ĉiu negativa nombro kaj nulo. Ĝi distingiĝas je racionalaj kaj neracionalaj nombroj.
La aro de reelaj nombroj estas signata per R. Estas evidente, ke la sekva dependo inter diversaj aroj de nombroj: N ⊂ Zo ⊂ Z ⊂ Q ⊂ R, kie N estas aro de naturaj nombroj, Zo - de nenegativaj nombroj, Z - de entjeraj nombroj, Q - de racionalaj nombroj kaj R - de reelaj nombroj. Ĉi tiun konsekvencon de la aroj oni esprimas grafike per t.n. Euleraj cirkloj.
La aro de reelaj nombroj estas nefinia kaj signatas R={+∞; -∞}. Ĝin nomas ankaŭ la nombra linio aŭ akso. La nombra linio estas "simila" al geometria rekto, ĉar inter la nombroj el R kaj inter punktoj de la rekto, oni povas establi unu-al-unuan konformecon kun konservo de ordigo. La grava propreco de la nombra linio estas ĝia kontinueco. Ĉi tiu principo havas kelkaj formuladojn:
La strikta teorio de reelaj nombroj estis evoluita nur en 2-a duono de 19-a jarcento laŭ verkoj de K.Weierstrass, R.Dedekind kaj G.Cantor.