Racionala nombro estas kvociento de du entjeroj?.
Matematike, eblas difini la racionalajn nombrojn kiel ordajn parojn de entjeroj (a, b), kie b ≠ 0.
Oni difinas adicion kaj multiplikon laŭ la jenaj reguloj:
Pro tio ke eblas esprimi racionalajn nombrojn plurmaniere (ekz. 1/2 = 2/4) oni aldonas la jenan ekvivalentorilaton:
La kvocientan aron, kiun difinas ~, oni reprezentas per Q. Kune kun la operacioj + kaj ×, Q estas korpo?, kaj fakte la plej malgranda korpo kiu enhavas la entjerojn?.