[Hejmen]Paramount

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Paramount [PERamaŭnt] (angle, Superega) estas usona kinofirmao fondita en la jaro 1914 de W. W. HODKINSON, kunfandiĝante 11 filmluejoj. Ĝi estis la unua firmao ellui filmojn tra la tuta Usono, tial ĝi gajnis grandan avantaĝon de efikecon, kontraŭ la malnova laŭregiona sistemo. Paramount kontraktis ekskluzivajn rajtojn por kvin jaroj kun la filmproduktejoj [Famous Players]? (Famaj Rolludistoj) de [Adolph ZUKOR]?, [Feature Play]? de [Jesse LASKY]?, kaj Bosworth?; poste la kontraktoj etendiĝis ĝis 25 jaroj (vidu [Vertikala integriĝo]?). Paramount enkondukis ankaŭ le sistemo de blokmendo, per kiu kinejisto, kiu volis ekpozicii unu apartan filmon de Famous Players devis mendi tutan pakaĵon, kun (plejparte mezkvalitaj) filmoj de ĉiu firmao kiu kunlaboris ĉe Paramount. Ĉi tiu sistemo estis tre efika por la farantaj filmprodukejoj, kaj en 1917 Adolph Zukor aĉetis Paramount kaj kunfandigis ĝin kaj Famous Players.

La nova firmao nomiĝis Paramount Pictures Corporation, kaj estis la superrreganta forto en la usona merkato. Kontrakate sub ĝi estis la plejparto de la ĉefaj steluloj (inter aliaj [Mary PICKFORD]? kaj [Douglas FAIRBANKS]?). Adolph Zukor ankaŭ maldungis Hodkinson, kiu fondis [First National]? por konkurenci kontraŭ la povo de Paramount. First National regis grandan parton de la kinejoj de la lando; tial Paramount decidis konstrui sian propran aron de kinejoj, kiel atingis ankoraŭ pli grandan superregadon de la merkato: en 1922, 5000 kinejoj apartenis al ĝi, 25% de la landa merkato. En 1919, First National kaj Paramount planis kunfandiĝi por gajni tutan regadon super la merkato kaj malpliigi produktadokoston, laŭ la teorio, ke stelulo ne povus postuli tro de mono se estis nur unu firmao je kiu ili povus labori. Sed, la komploton malkovris privata detektivo dungita de [Chalier CHAPLIN]?, Pickford, Fairbanks, kaj [David GRIFFITH]?, kiuj volis ekscii, kial la firmaegoj ne etendiĝus iliajn kontraktojn. Reakciante kontraŭ la plano, ili fondis sian propran filmlufirmaon, [United Artists]?, kiu efike finigis la provon krei monopolon. Tamen, Paramount estis unu el la ĉefaj firmaoj de la [Dua Oligopolo]? ĝis la usona ĉeftribunalo disigis la firmaon en 1949.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 12, 2002 1:58 pm by Brion VIBBER (diferencoj)
Serĉu: