La kanada provinco de Nova-Skotio havis loĝantaron de 908.007 en 2001, kaj areon de 55.490 km2. Nova-Skotio estas mara provinco. Norde estas la [Golfo de Sankta-Laŭrenco]? kaj la Insulo de Princo Eduardo. Oriente estas la [Insulo Kabo Bretona]?, parto de la provinco, kaj sude estas la Atlantiko?. Okcidente estas Nov-Brunsviko kaj la [Golfo de Fundy]?.
William Alexander nomas la provincon por Skotlando, siaj patrujo, en 1621. Nova-Skotio kuniĝis al la Kanada Konfederacio je la 1a de julio, 1867, unu el la kvar originaj provincoj. La ĉefurbo estas Halifakso? (359.183 en 2001). La urbo de [Cape Breton]? havis 105.968 loĝantojn.
En 1605, la franca esploristo Champlain?, kaj De Monts, fondis [Port Royal]? en Acadia?, la franca nomo por la maraj provincoj. Laŭ la [Traktado de Utrecht]?, 1713, la francoj perdis Nova-Skotion, krom la Insulon Kabo Bretona kaj la Insulon Saint Jean (Insulo de Princo Eduardo) La francoj konstruis [Fuorton Louisbourgon]? por gardi la Golfo de Santa Laŭrenco por la francoj. La francoj perdis la fuorton post la [Sepjara Milito]? (1756-1763). Multaj Acadians aŭ akadianoj, fuĝis al Luiziano?, kaj la posteuloj en Usono nomiĝas hodiaŭ la cajuns?. Nuntempe estas nur 35.000 homoj, kiuj parolas la francan kiel gepatra lingvo en Nova-Skotio.