[Hejmen]Insulo De Princo Eduardo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

angle Prince Edward Island aŭ P.E.I. [princ ED-ŭard AJ-land] ---france Ile-du-Prince-Edouard

La kanada provinco de Insulo de Princo Eduardo havis loĝantaron de nur 135.294 en 2001, kaj kun areon de nur 5.660 km2, ĝi estas la plej malgranda provinco.

La nomo de la insulo venas, en 1799, de Princo Eduardo, komandoro de la Britaj tropoj en Nordameriko, kaj filo de la brita [reĝo Georgo la 3a]?. La Insulo de Princo Eduardo kuniĝis al la Kanada Konfederacio je la 17a de aprilo, 1855. La ĉefurbo estas Charlottetown?, (58.358 en 2001). Summerside? havis 16,200 loĝantojn.

Je la 1a de julio, 1534, [Jacques Cartier]? pretendis la insulon por Francio. La francaj kolonianoj alvenis en 1720. Sed en 1763, Francio perdis la Insulon de Princo Eduardo al Britio. Hodiaŭ nur 5.000 homoj en la Insulo de Princo Eduardo parolas francan kiel gepatra lingvo.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 4, 2002 11:25 am by Werner Moeller (diferencoj)
Serĉu: