[Hejmen]Atomo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Ĉirkaŭ 400 a.K. la greka filozofo Demokrito? postulatis, ke devas ekzisti nedivideblaj eroj de materio, aŭ elementoj. Li nomis ci-tiujn malgrandegan erojn de materio atomos, vorto ke en la greka signifas "netranĉebla."

La atomo konsistas el la negativaj elektronoj?, turniĝantaj ĉirkaŭ pozitiva atomkerno aŭ nukleo. La atomo similas la sunsistemon?; la kerno? similas la sunon?, kaj la elektronoj similas la ĉirkaŭantajn planedojn?. La atomoj estas tiel malgrandaj, ke neniu iam vidis unu, eĉ ne per elektronika mikroskopo. Ekzemple, la grando de atomo de hidrogeno estas da nur 0,1 nanometro, aŭ 1/100.000.000.000 m (aŭ 10-10m). Kaj unu gramo de aluminio? havas 20.000.000.000.000.000.000.000 atomojn (2x1022).

La atomkerno konsistas el du specoj de nukleonoj?: la pozitiva protono? kaj la neŭtra neŭtrono. Estas ankaŭ multaj aliaj subatomaj partikloj; la fotono?, la leptono?, la hadrono?, la mezono?, kaj la kvarko?.

La atomoj de la elementoj kuniĝas por formi molekulojn?. Ekzemplo de ordinara molekulo estas la de akvo?, H2O, formita el du atomoj de hidrogeno, kaj unu de oksigeno.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 6, 2002 11:38 pm by Werner Moeller (diferencoj)
Serĉu: