[Hejmen]Johnny Appleseed

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

John Chapman [ĝan ĉapman] (1774-1845) estis usona pioniro kiu famiĝis pro sia plantado de multegaj pomujoj? en la limregiono de setlado (nunaj ŝtatoj Ohio? kaj Indianao?), ekde 1797. Li estas la protagonisto de multaj fruusonaj legendoj, sed la historiaj informoj pri lia vivo estas tre malmultaj. Laŭ legendoj, li donacadis pomajn semojn aŭ arbidojn al ĉiuj, kiujn li renkontis dum la migrado; li vojaĝadis centojn da kilometroj por varti siajn pomarbarojn; kaj li servis kiel ŝamano? al la indianoj? de la regiono. Tiuj kaj multaj aliaj rakontoj pri lia donacemo kaj semado disvastiĝis dum la dua duono de la 19a jarcento.

La historiaj faktoj estas pli modestaj. Chapman naskiĝis en Leominster?, Masaĉuseco. Li ekmarŝis tra okcidentaj regionoj en 1797, kaj fine de la vivo li proprietis preskaŭ 500 hektarojn da pomarbaroj en disaj lokoj. Eĉ nuntempe, vojaĝante tra tiuj partoj de Usono kie li aktivis, oni povas vidi arbojn?, kiuj kreskis el lia laboro.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita January 16, 2002 9:57 am by Chuck SMITH (diferencoj)
Serĉu: