(plusendita de JEFO)

[Hejmen]Junulara Esperantista Franca Organizo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

JEFOEspéranto-Jeunes (en la franca) estas la junulara faka asocio de UFE, [Unuiĝo Franca de Esperanto]? kaj la nacia faka asocio de TEJO, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

La asocio aktivas en Francio al divastigo de Esperanto inter la junuloj kaj al organizo de eventoj uzantaj Esperanton. JEFO havas membrojn en la tuta Francio sed havas pli fortajn grupojn en kelkaj urboj: ĉefe Parizo kie estas la sidejo de la asocio kaj Liono kie estas la Kotopo? internacia kafejo, administrata de ligata loka asocio [Mille et une langues]? (Mil kaj unu lingvoj).

JEFO eldonas ĉiuj tri monatoj dulingvan revuon JI, "JEFO-informas". JEFO tre aktivas per Interreto?, ĉefe per organizado de interreta kurso de Esperanto en la franca kun 30 korektantoj en 2002. JEFO havas reton de diversaj TTT-ejoj administrataj de diversaj membroj kaj interligitaj per la ĉefa TTT-ejo de JEFO, kiu tiel disponigas informadon, kursojn, kalendarojn, dissendo-listojn, fotoalbumojn, kaj filmojn pri Esperantaj eventoj en Francio.

Ĝi partoprenas en diversaj inter-asociaj eventoj en Francio kun UFE kaj SAT-Amikaro? franclingva faka asocio ligata al SAT. JEFO ankaŭ partoprenas en diversaj budoj, inter alie plej notinde dum la fama "Expolangue", internacia ekspozicio pri lingvoj kiu okazas ĉiu-jare en Parizo.

La lasta granda internacia evento organizita de JEFO estis la Internacia Junulara Kongreso IJK2001? kiu okazis en Strasburgo dum la somero 2001. Kutime JEFO organizas du sortojn de aranĝoj: kuiradaj semajnfinoj, antaŭe nomitaj "gastronomiaj semajnfinoj", ĉefe cele al franca publiko por fortigi la lokan situacion diversloke en Francio, kaj JEFO ankaŭ kutime organizas internacian aranĝon dum la somero, nomita FESTO?.

Ligiloj al TTT-ejoj:

[Dulingva oficiala TTT-ejo de JEFO]
[Multlingva TTT-ejo de IJK2001]
[Venonta FESTO dum somero 2002]

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 11, 2002 3:00 pm by Zav (diferencoj)
Serĉu: