[Hejmen]Hejmpaĝo/Priparolu

Hejmpaĝo | Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

2002/04/05 - Ĉu ni povas havi serĉilon super ĉiu paĝo ankaŭ? -Scott REDD

Estas tia ĉe la nova vikiprogramo. (Venonta... venanta... sed ne jam veninta ĉe ni. Baldaŭ!) --Brion VIBBER

Mi opinias ke ĉiuj kiuj ne povas vidi la unikodaĵoj vidos "Uzu X-Sistemon". --Chuck SMITH


Pri nia markbildo

(Ĉu pli bona vorto por angla "logo"?)

Jen la [nuna markbildo] de la angla Wikipedia:

Kaj jen mia unua provo krei plimalpli E-ecan ekvivalenton:

Kion ĉiu pensas? Ni povus uzi ĝin, almenaŭ ĝis oni kreos ion pli bona.

(La tekso devenas de la Leviathan de Hobeso. Mia traduko: La homo distingiĝas, ne nur per lia racio, sed per ĉi tiu aparta pasio disde la aliaj animaloj, kiu estas avido de la menso, kiu pro persistado de ravo je la daŭra kaj nelacigebla produktado de la scio, superas la abruptan impetecon de ia ajn korpa plezuro.) -- Brion VIBBER

Tre bona! Uzu ĝin, ĉar ĝi estas klare pli bona ol la angla glumarko, kiun ni nun havas. --Stefano KALB

Brion, ĉar via glumarko estas *.png, ĝi ne estas videbla de ĉiuj. Ekzemple, Chuck ne povas vidi ĝin. Bonvole konvertu ĝin al dosiero de JPG aŭ GIF. Dankon. --Stefano KALB

Okej, mi konvertis al GIF. Ĉu ĝi aperas ĝuste nun? --Brion VIBBER

Chuck nur vidas grandan X. Li opinias, ke la kunigo inter lia maŝino kaj leuksman.com estas ia malbona. Do metu ĝin kiel la nova glumarko! --Stefano KALB

Bone! Mi resendis la PNG-on al Jimbo, ĝi devus nun aperi.

Bomis, mastro de la marko "Wikipedia" decidis inkluzivi reklamon en la wikipedia-paĝoj.
Ĉu tio influos iel la funkcion de ĉi tiu versio?
En aliaj versioj kelkaj kunlaborantoj decidis ne plu sendi artikolojn, argumentante ke ili ne laboros por ke kelkaj monprofitu. - Del Castillo

Se tio okazas, ĝi certe ne okazos en la neanglaj vikipedioj (certe ne baldaŭ). Ankaŭ, Bomis pagis pli ol $100.000 por la vikipedio, do estas komprenebla ke ili volas ricevi iom da mono por kovri la kostojn, kiel Google. --Chuck SMITH

Ĉu oni ne plu kodumas Linukson ĉar kelkaj monprofitas? Kompreneble tiuj, kiuj monprofitas ankaŭ riskas monperdegi. La rajtigilo GFDL lasas al ni moviĝi for de Bomis se necese... kaj ankaŭ lasas al aliuloj provi monprofiti pro nia laboro, same kiel la rajtigilo GPL de Linukso. Mi ne vidas problemon. --Brion VIBBER

Hieraŭ mi metis novan sekcion en la ĉefmenuo - "Toponimio", sed nun ne videblas. Ĉu iu forviŝis aŭ estas io nekorekta ??? -- Avtandil ABULADZE
Ŝajne Chuck [forvisxis gxin]. Ĉu neintence? --Brion VIBBER

Mi realdonis. Mi vidis multajn spacojn en la Hejmpaĝo kaj revenis al malnova versio... --Chuck SMITH

Hejmpaĝo | Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 6, 2002 5:10 am by Brion VIBBER (diferencoj)
Serĉu: