Ŝtongrupo vivas kiam ĝi estas kaptebla neniel. Ŝtongrupo mortos kiam oni ne povas savi ĝin.
Mortinta ŝtongrupo estos forigata de la ludtabulo nur fine de la partio. Tiajn ŝtonojn oni konsideras kiel vere kaptitaj ŝtonoj.
Ŝtongrupo estas neniam kaptebla, eĉ ĉirkaŭita de malamika formacio, kiam enhavas almenaŭ du realajn okulojn. Praktike, sufiĉas ke tiu ŝtongrupo havu la eblecon enhavi ilin.
Per la supra bildo oni montras vivantajn ŝtonarojn kiuj enhavas po du realaj okuloj.
Estas videblaj sur la suba bildo vivantaj ŝtonaroj kiuj havas la eblecon enhavi po du realaj okuloj.
Ĉiuj malrealaj okuloj situantaj inter realaj okuloj funkcias kvazaŭ tiuj estus ankaŭ realaj, ĉar malamiko ne povas detrui ilin.
Intersekcoj markitaj per 'a' estas malrealaj okuloj funkciantaj kvazaŭ realaj.