(plusendita de GoGradoj)

[Hejmen]Goo - Gradoj

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Ĉefa paĝo - Ses Reguloj de Goo - Historio de Goo - Terminaro de Goo


En Ĉinio, Japanio kaj Koreo, laŭtradicie, por klasifiki la kategoriojn de amatoroj kaj profesiuloj, oni estigis du malsamajn gradigoj: suba kaj supera.
La suba kategorio komenciĝas de la 9a grado, por ludlernantoj; poste ĝi trairas la 8an, 7an, ktp kaj atingas la 1an gradon. De tie ĉi, ludanto transiru en la 1an gradon de la supera kategorio, grimpante ĝis la plej alta profesia grado: la 9a.
En Ĉinio oni praktikas liberan klasifiksistemon: oni ne diferencigas profesiulojn el amatoroj, uzante la saman kriterion por emisii la titolojn. Ne tiel en Japanio, kies akademio traktas pli severe la profesiulojn. En kelkaj eŭropaj landoj, kiel Germanio, oni unuigis la du kategoriojn gradigante la ununuran, je 18 gradoj entute.

KOMPENSI AVANTAĜON

Inter du samkategoria kaj samgrada ludantoj kutime oni poentpunas la Nigrulon per 4, 4 1/2, 5, 5 1/2 o 6 poentoj, ĉar komenci la partion estas avantaĝo kompensenda.

Inter du malsamgradaj ludantoj, la superulo devas oferi avantaĝon al subulo. Por tiu superulo permesas, ke subulo metu kelkajn ŝtonon sur laŭregule difinitajn intersekcojn. La ĝusta kvanto de avantaĝaj ŝtonoj dependas de la graddiferenco inter la ludantoj.
Jen la pozicioj okupendaj de la avantaĝaj ŝtonoj:

Ŝtonkvanto --- --- ---Intersekcoj okupendaj de Nigrulo --- -- Graddiferenco

2 ŝtonoj ............. 4P kaj 16D ................................ 2
3 ŝtonoj ............. La du supraj plus 16P ..................... 3
4 ŝtonoj ............. La kvar anguloj ........................... 4
5 ŝtonoj ............. La kvar anguloj plus la zenito ............ 5
6 ŝtonoj ............. La kvar anguloj plus 10P kaj 10D .......... 6
7 ŝtonoj ............. La ses supraj plus la zenito .............. 7
8 ŝtonoj ............. La naŭ steloj minus la zenito ............. 8
9 ŝtonoj ............. La naŭ steloj ............................. -

Unugrada diferenco inter ludantoj solvu permesante la superulo ke subulo komencu.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 18, 2002 4:26 am by Chuck SMITH (diferencoj)
Serĉu: