(plusendita de Donald E. KNUTH)

[Hejmen]Knuth

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Donald KNUTH (1938 - ) estas komputila sciencisto kaj emerita profesoro de Stanford? kiu verkis la vaste konatan serion de libroj, La Arto de Komputila Programado (angle: The Art of Computer Programming). Ĉi tiuj libroj estas bone konata fonto de informoj pri multaj fundamentaj algoritmoj?. Li nun verkas la kvaran volumon de la serio.

La Arto de Komputila Programado:

Ĉar li ne ŝatis la tipografion de la Arto, li kreis la TeX? [1] tekstformatilan programon, kaj la Metafont? programon por krei kompilaj tiparoj. Uzante Tex, li ankaŭ kreis la ideon de Legebla Programado (angle: Literate Programming), kiu intermiksas programajn instrukciojn kun la dokumentaĵo pri la programo. Ĝi estas la funda ideo de Javadoc en Ĝavo kaj POD (angle: Plain Ordinary Documentation) en Perl.

En 1974 li gajnis la Premion Turing.

Knuth retpoŝtis dum 1975-1990, sed volonte ne jam havas retadreson.

Lia hejmpaĝo (angle): http://www-cs-staff.stanford.edu/~knuth/


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita February 28, 2002 2:09 pm by 24.114.23.xxx (diferencoj)
Serĉu: