En 1763, post la milito inter la francoj kaj la angloj en Nord-Ameriko, la regiono de Ontario farigxis brita. Tamen, en 1784, post la Usona Revolucia Milito, multaj homoj, lojaluloj al la brita regxo, fugxis el la nova Usono, kaj setlis en Ontario. En 1791, brita Kanado dividigxis en du partojn: Supra Kanado (Upper Canada), nun Ontario, kaj Malsupra Kanado (Lower Canada), nun Kebekio. Laux la Legxo pri Brita Nord-Ameriko (British North America Act), 1867, Ontario farigxis provinco de la nova nacio Kanado.
|