[Hejmen]Historio de Neŭtrala Vidpunkto/Priparolu

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Revizio 10 . . March 14, 2002 9:32 pm fare de Chuck SMITH [movita al Evitendaj Euxropcentrismoj]
Revizio 9 . . (redakteto) March 14, 2002 8:39 pm fare de (logregistrita).177.202.xxx
Revizio 8 . . (redakteto) March 13, 2002 2:26 am fare de Chuck SMITH [ligis euxropcentrismo]
Revizio 7 . . March 13, 2002 2:17 am fare de Stefano KALB [propono]
Revizio 6 . . March 12, 2002 11:46 pm fare de (logregistrita).177.202.xxx [pri "egzisti"]
Revizio 5 . . March 12, 2002 6:53 pm fare de Brion VIBBER [Jes, bonege! (sed...)]
Revizio 4 . . (redakteto) March 12, 2002 6:25 pm fare de (logregistrita).177.202.xxx
Revizio 3 . . (redakteto) March 12, 2002 6:23 pm fare de (logregistrita).177.202.xxx
Revizio 2 . . (redakteto) March 12, 2002 6:23 pm fare de (logregistrita).177.202.xxx
Revizio 1 . . March 12, 2002 6:22 pm fare de (logregistrita).177.202.xxx [CXIUJ "okcidentanoj" LEGU! GRAVEGAS TRE!]
  

Diferencoj (de la antaŭa granda revizio) (neniuj aliaj ŝanĝoj)

Ŝanĝis: 1,44c1

Iom pri Euxropcentrismo




La esperanta Vikipedio estas tutmonda projekto. Sxajnas ke kelkaj vikipediistoj el la tienomata "Okcidenta mondo" forgesis tion, humiligante sin al eŭropcentrismo?.

Do, kio estas tiu evitenda "euxropcentrismo"?
Laux mi, oni povus listigi plurajn punktojn.

*Uzi nacilingvajn kunmetajxojn, kiuj rompas la enan logikon de Esperanto - egz-e "euxrocentrismo" (= centrismo cxirkaux la monero Eŭro) anstataux "euxropcentrismo". (Kaj ne fidu blinde al vortaroj kiel PIV, kiujn verkis cxefe euxropanoj. Ecx ne fidu blinde al Zamenhof, kiu vivis en tempo, kiam ne egzistis mondo sude de Italio.)

*Uzi neologismojn, kiam egzistas bone esperantaj vortoj. (Egz-e "Diktaturo" anstataux "Diktatoreco".) Tio konfuzegas tiujn, kiuj ne ekhavis tiujn vortojn orelen pere de siaj nacilingvoj.

*Uzi esperantigitajn nacilingvajxojn, ne kontrolinta onian vortaron: "Vejlzo" anstataux "Kimrio", "sekso" anstataux "amoro".

*Forgesi majuskligi familinomojn, kvazaux cxiuj mondanoj uzus la lastpozici-familinomsistemon. Proksimume kvinono (se ne pli) de la mondanaro fakte uzas malan nom-sinsekvon (Cxinoj, Hungaroj, tradiciemaj Japanoj, Koreoj ktp.).

*Forgesi aldoni prononcihelpon al ne-esperantaj nomoj latinliteraj je ties unua apero. Ne cxiuj uzontoj de la Vikipedio scipovos la anglan, francan, germanan ktp.

*Transskribi fremdlingvajxojn al kiuj mankas "internacie rekonata latinigo" (la Cxina, la Japana ja havas) nacimaniere, egz-e "Yeltsin" anstataux "Jelcin", "Shirinovsky" anstataux "Sxirinovskij".

*Referi al lokoj sen indiki kie ili situas. Ne cxiuj mondanoj scias, kie estas Cxikago.

*Uzi tro da bildoj el euxropida cxiutago. "Lukti por la pano" - kiu pano estas tio?

*Referi al regionoj ekde Euxropo: Por kiuj "La Nova Mondo" signifas "Amerikon"? Certe ne por la indianoj. Kaj kial termini Arabujon kune kun Israelo la "Mezoriento"? Por la tieuloj, tiu estas la mezo, kaj por cxinoj, tiu estas la OKCIDENTO.

*Simpligi ekstereuxropajxojn, egz-e zorge distingi inter Helena, Latina kaj Skandinavia mitologio, dum Cxina, Japana, Gxava ktp. simple nomatas "orienta mitologio".

*Skribi naciojn per majuskla komenclitero, sed malmajuskligi tiun, tuj kiam la finajxo sxangxas: Japanio, sed japano, la japana. Tio sekvas nacilingvojn, ne logikon. Por Japano "Franco" estas multpli facilkomprenebla vorto ol "franco".

Do, liberigu viajn mensojn!

:Bonege! Mi tuj konsentis pri cxiuj tiuj, escepte de la lasta, kiu kontrauxas la kutimon de nia lingvo. Skribi nacinomojn komencemajuskle ne estas logika kutimo, certe, sed cxiam komencemajuskligi ties radikojn kaj kunmetajxojn estas malpli logika laux mi. (Ankaux -- estas "ekzisti", "ekzemplo", ne "egzisti", "egzemplo".) --Brion VIBBER 2002/03/12

:Do, eble mi devas cedi pri la lasta punkto. Pri "egzisti" ktp. Jes, jes, jes mi scias! :-) Kaj cxiam homoj plendas al mi pri tio. SED: Mi intence ribelas kontraux la fundamento tiurilate, sekvante la zamenhofajn vortojn pri "unu litero - unu sono". "kz" estas nenatura sonkombino por cxiuj ne-slavoj (do, efektive, la plejparto de la mondanaro) en ne-kunmetajxoj - gxi elbusxigxas plejofte kiel "gz" (aux ecx "ks") (dum natura, duonrapida parolado). Mi nature neniam skribus **"egzumi" (por "ek-zumi"). Egzistas jam kelkaj egz-istoj en la movado, opiniantaj ke se neniu reagas al la zamenhofaj misetoj, nenio sxangxigxos. Iun tagon, mi konstruos retejon www.egzismo.net! --[[Bjørn A. BOJESEN]]

Mia propono: forstreku la lastan punkton (pri malmajuskligado) kaj movu la aliajn al pagxo memstara, Evitendaj Eŭropcentrismoj (aux nomo simila). Aldonu ligilojn al la pagxo en la pagxoj Konsiletoj kaj Neŭtrala Vidpunkto

--Stefano KALB

Jam!

--[[Bjørn]]


Movita al Evitendaj Eŭropcentrismoj

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Serĉu: