nomo: Latine sine Flexione (originale, Interlingua)
parolantoj: neniu konata
landoj: nenie
origino: inventita de Giuseppe Peano?, 1903 el la latina klasika sed kun la absoluta minimumo da gramatiko? (t.e., sen fleksio)
skribo: latina
specimeno: La Patro Nia: Patre nostro, qui es in celos,
que tuo nomine fi sanctificato.
Que tuo regno adveni;
que tua voluntate es facta
sicut in celo et in terra.
Da hodie ad nos nostro pane quotidiano.
Et remitte ad nos nostros debitos,
sicut et nos remitte ad nostros debitores.
Et non induce nos in tentatione,
sed libera nos ab malo.
En 1903 [Giuseppe Peano]? (1858-1932), itala logikisto, inventis lingvon, kiun li nomis Interlingua, sed ni nomas Latino sine Flexione ("la latina sen fleksio"). La nuntempa Interlingua estas la lingvo de Gode. La vortprovizo devenas plejparte de la latina klasika kaj la gramatiko estas ecx pli simpla ol la de Esperanto : kiel la cxina, gxi posedas nenian devigitan finajxon, ne ecx por la pluralo. Peano enkondukis sian lingvon per artikolo, kiun li komence skribi en la latina klasika. Post klarigo pri la neneceso de iu finajxo, li faligis gxin for de sia latina. Li ripetis tion gxis li skribis en latina tute sen iu ajn finajxo -- Latino sine Flexione. Lia latina estas neatendite legebla: Latino es lingua internationale in occidente de Europa ab tempore de imperio? romano, per toto medio aevo, et in scientia usque ultimo seculo. Seculo vigesimo es primo que non habe lingua commune. Hodie quasi omne auctore scribe in proprio lingua nationale, id es in plure lingua neo-latino, in plure germanico, in plure slavo, in nipponico et alio. Tale multitudine de linguas in labores de interesse commune ad toto humanitate constitute magno obstaculo ad progressu.
Cxi tiu legebleco inspiris la Interlinguan de Gode.
Vortprovizo
Peano akceptis la vortojn de la latina klasika kaj iun ajn vorton kiu ekzistas en almenaux du lingvoj latinidaj. Tial li ne devis utili kuriozan cxirkauxparolon por modernajxoj. Sed cxar Peano forsxiris la tradician gramatikon, la formoj de vortoj sxajnas ecx pli kaprica kaj tial pli malfacila lerni ol en la klasika latina. Por deveni vortojn de vortaro? de la latina klasika: Substantivoj: Peano uzas la ablativan formon, kiu estas devenigita el la genetiva formo de la vortaro per la jenaj sxangxoj: -ae -> a, -i -> -o, -us -> -u, -ei -> -e, -is -> -e. Ekzemple: rosa, rosae -> rosa annus, anni -> anno puer, pueri -> puero casus, casus -> casu cornu, cornus -> cornu dies, diei -> die pax, pacis -> pace dens, dentis -> dente doctor, doctoris -> doctore genus, generis -> genere corpus, corporis -> corpore
Adjektivoj: estas formata el la neuxtra nominativo laux la jenaj sxangxoj: -e -> -e, -um -> -o, -is -> -e. Ekzemple: breve -> breve nigrum -> nigro audacis -> audace
Gramatiko
Latino sine Flexione ne posedas finajxojn. Anstataux gxi dependas de vortordo, kunteksto kaj helpvortoj por klarigi la interrilaton de vortoj. - Vortordo: La baza vortordo estas: subjekto - predikato -
objekto. La adjektivo sekvas post la substantivo, la adverbo post la verbo. Kvankam iu ajn vorto povas roli kiel substantivo, adjektivo, ktp., plejparte la rolo sekvas la originon de la vorto: scribe, cxar gxi devenas de la latina verbo scribere, signifas "skribi" kaj ne "skribo". Por "skribo", oni kutime uzus la vorton scripto. Ktp. - Artikolo: kiel en la rusa kaj la latina klasika, la artikolo
ne ekzistas. - Personaj Pronomoj: me, te, illo, illa, id, nos, vos, illos,
illas. - Posesivaj Pronomoj: meo, tuo, suo, nostro, vostro, suo
- Numeraloj:
zero, uno, duo, tres, quatuor, quinque, sex, septem, octo, novem, decem, decem-uno, viginta, triginta... centum, mille, millione, milliardo. - Numeraloj ordaj:
primo, secundo, tertio, quarto...decimo...vigesimo...centesimo. Peano uzis cxi tiujn cxar ili estas suficxe internaciaj. - Substantivo: nur havas unu finajxon, kaj ecx tiu ne estas
devigita: la pluralo -s. Sed la pluralo, kie oni devas esprimi gxin, estas facile esprimita per cxirkauxparolo: patre habe tres filio. </i> - Adjektivo: ne kongruas kun la substantivo. Por la kompariga
formo, uzu plus kaj minus: - Turre es plus alto quam domo, et minus alto quam monte</i>
- Verboj: estas kvar formoj:
- infinitivo: amare, scribere, ire
- indikativo: ama, scribe, i
- pasinta participo: amato, scribeto, ito
- aktiva participo: amante, scribente, inte
Por la latinaj verboj neregulaj, por la radika (indikativa) formo, uzu: mita, mede, nasce, ori, vol, pote. Verboj ne havas nombron, tempon aux personon. Tiuj estas esprimitaj, kie necesas, per adverboj, pronomoj kaj cxirkauxparoloj: - me jam ama - heri me scribe - me i ama - me es amato
Tial, anstataux amo, amas, amat, oni diras me ama, te ama, illo ama. - Adverboj: per cxirkauxparola esprimo: me scribe in modo
claro - Gramatikaj vortoj: ab, ante, aut, circa, contra, cum, de, ex,
in, per, pro, sine, supra, aut, et, jam, non, nam, dum, quando, satis, semper, si, tamen, ut...
....
Kritiko
Kvankam Peano forigis la finajxojn de la latina klasika, li retenis la vortprovizon en gxia tuta malfacila gloro. Simile al la Interlingua de Gode, la baza radikaro de Latino sine Flexione estas tro granda por la vulgarulo. Kaj la manko de finajxoj ne signifas manko de gramatiko, nur gramatiko kiu agas per aliaj rimedoj: vi ankoraux devas lerni la vortordon kaj cxirkauxparolojn necesajn por efika esprimado en la lingvo.
Post Peano
Nuntempe la latina de Peano estas ecx pli morta ol la latina klasika, restante kuriozajxo. Sed la Interlingua de Peano inspiris Godeon kontribui sian Interlinguan, Interlingua kiu evitis la difektojn de Peano: Gode uzis vortojn latinidajn, ne klasikajn, kaj li konservis suficxan finajxojn por fari la lingvon natura kaj facile lernebla por angloj kaj latinidoj. /Priparolu
|