Interese! Jes enciklopedio ne estas nur amaso de artikoloj kaj kiam la nombro de artikoloj komencas esti grava, indas pripensi ankaux la strukturon/prezenton de la tuto. Pri tio indus organizi debatojn inter la partoprenantoj. En la katalogo "Open Directory Project" ekzistas tiaj debatoj inter la redaktantoj en forumoj por trovi konsenton kiel strukturigi la multegajn brancxojn kaj brancxetojn de la katalogo kie situas milionoj de ttt-ejoj. La celo estu iome la sama en Vikipedio ol en DMoz: ebligi al ajna vizitanto trovi plej facile (intuicie) kaj plej rapide (per malplej da ligiloj) la artikolon kiun li sercxas. Kompreneble same kiel en DMoz povas ekzisti trans- kaj rilatajn ligilojn kiuj ebligas salti el brancxo al alia brancxo de la arbo. Eble trarigardo de la strukturoj de DMoz kaj Yahoo donos al vi kelkajn ideojn... sed strukturo de Enciklopedio estu kompreneble masama: pli ricxa kaj kompleksa ol strukturo de katalogo. Cxiu-kaze, sxajnas ke ekigi tiun debaton estas bona iniciativo. Bonan kuragxon :-)-- Zav
|