[Hejmen]Ideografia Vikiarbo/Priparolu

Hejmpaĝo | Ideografia Vikiarbo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Avtandil, kial ni devas havi ĉi tiun Vikiarbon anstataŭ simple uzi indeksojn en la Vikipedio? Mi ŝatas ĝin, sed mi ne komprenas kial ni bezonas ĝin. Dankon. --Chuck SMITH
Nenio estas nepre "bezonata" krom manĝi kaj trinki :-) Ŝajnas interese provizi diversajn arbojn por navigi en la vikipedio laŭ diversaj prezentoj. Sed gravas atenti ke ĉiu artikolo aldonita en tiuj arboj estu ankaŭ atingebla per la ĉefa enirejo. --Zav


Responde al Chuck SMITH.

Certe neniu povas pretendi, ke lia faritaĵo estas la plej bona kaj perfekta, ankaŭ mi. Kelkaj partoj de la Vikiarbo necesas prilaboron far de pli kvalifikaj personoj, ol mi. Sed al mi ŝajnas ke ĝi, estante suplementa (ne alternativa !!!) indekso, donos eblecon pli facile trovi serĉatan artikolon, ol laŭ ĉefindekso. Ekzemple, por mi Francio unue estas lando kaj poste studobjekto de iu scienco; alie mi povas ne scii, kiu scienco aŭ arto studas kalendarojn kaj kie mi trovu artikolon pri Homa intelekto.

Mi konscie ne tuŝis la ĉefindekson, ĉar tio povus ofendi la aŭtorojn, sed , laŭ mia opinio, ĝi devas esti serioze transformita. Mi pensas ke nia vikipedio povas esti kaj devas esti la rezulto pli konscia kaj scienca komuna laboro, ĉar nia celo estas tute alia, ol hispanlingvaj aŭ pollingvaj vikipediistoj - ni ja faras la bazon de la unua E-enciklopedio (se mi eraras, bv. diri).

La ĉefaj problemoj, kiun mi vidas:

Unuvorte, mi volas atentigi vin pri la problemo nun, ĉar laŭ kresko de la artikoloj, tion fari poste estos preskaŭ neebla. Kio koncernas al miaj malsupraj ligiloj, verdire mi mem ne sciis, al kiuj temoj apartenigi ilin laŭ ekzistanta indekso.

-- Avtandil


Interese! Jes enciklopedio ne estas nur amaso de artikoloj kaj kiam la nombro de artikoloj komencas esti grava, indas pripensi ankaŭ la strukturon/prezenton de la tuto. Pri tio indus organizi debatojn inter la partoprenantoj. En la katalogo "Open Directory Project" ekzistas tiaj debatoj inter la redaktantoj en forumoj por trovi konsenton kiel strukturigi la multegajn branĉojn kaj branĉetojn de la katalogo kie situas milionoj de ttt-ejoj.

La celo estu iome la sama en Vikipedio ol en DMoz: ebligi al ajna vizitanto trovi plej facile (intuicie) kaj plej rapide (per malplej da ligiloj) la artikolon kiun li serĉas. Kompreneble same kiel en DMoz povas ekzisti trans- kaj rilatajn ligilojn kiuj ebligas salti el branĉo al alia branĉo de la arbo. Eble trarigardo de la strukturoj de DMoz kaj Yahoo donos al vi kelkajn ideojn... sed strukturo de Enciklopedio estu kompreneble masama: pli riĉa kaj kompleksa ol strukturo de katalogo. Ĉiu-kaze, ŝajnas ke ekigi tiun debaton estas bona iniciativo. Bonan kuraĝon :-)-- Zav


Hejmpaĝo | Ideografia Vikiarbo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 9, 2002 1:02 am by ANantes-102-1-1-22.abo.wanadoo.fr (diferencoj)
Serĉu: