[Hejmen]Vikipedia Babilejo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Jen estas la 44-a revisio:

Bonvenon al la babilejo de la Vikipedio

Arkivo: Vikipedia Babilejo - Marto 2002

Jen loko por babili pri la vikipedio:

Vikipedio en DMoz?

Mi havas demandon por mi mem al kiu mi malfacile respondas. Kaj do mi donas al vi mian demandon, eble vi pli bone repondos. En la anglalingva parto de la katalogo DMoz ekzistas kategorio kiu entenas ligilojn al miloj de artikoloj de TTT-a enciklopedio: http://dmoz.org/Reference/Encyclopedias/Encyclopedia.com/

Simile eĉ pli granda kategorio ekzistas ankaŭ en la polalingva parto de DMoz.

Do mi demandas min ĉu indus kaj utilus eventuale fari en la futuro tian laboron por la Vikipedio en DMoz?

Nuntempe mi ne vidas klare por kio utilus, ĉar ŝajne pli facilas viziti rekte la TTT-ejon. Tamen mi vidas kelkajn interesajn aspektojn:

- eblus eventuale uzi stabilan "purlajn" adresojn por registri ligilojn al ĉiuj artikoloj kiuj estos tiel aŭtomate aldonitaj en la bazo de la google-serĉilo kiu entenas la tutan DMozon. Tiel se iam problemas la aktuala gastiganto de vikipedio, eblus translokigi la tuton aliloke kaj konservi ĉiujn referencojn en google kaj aliaj ret-serĉiloj.
- Tiu aldono forte kreskigus la videblecon de ĉiuj artikoloj kaj de la tuta vikipedio, ne nur por esperantistoj sed ankaŭ por ĉiuj uzantoj de la TTT. Post la aldono, serĉo en diversaj retserĉiloj pri ajna vorto kiu havas artikolon plej ofte donus la unuan pozicion al tiu.
-eblus fari la aldonoj pli malpli aŭtomate tiel ke tio ne necesus multe da laboro...

Do estas nun, nur demando kiun mi submetas al viaj cerboj... nuntempe mia ĉefa zorgo en DMoz estas unikodigi ĝin. Malfacilas ĉar mi devas movigi la DMOZ-teknikistojn kiuj ne estas esperantistoj. Ŝajne mi jam konvikis ilin de la intereso unikodiĝi... do al plia paŝo! :-) --Zav

Persone, mi pensas ke tio estus bonega ideo! Mi vidas multajn bonojn kaj neniun malbonon. Ĉu iu povas vidi problemon pri tio? --Chuck SMITH

Jes, mi vidas gravan problemon: pli da laboro por la vikipediistoj. Ĉu necesita? --Nicolas STAMPF

Mi ne pensas, ke vere kaŭzus pli da laboro por ni, krom unue instigi la projekton, kaj tion ni simple lasu al Zav. :) Eblus starigi programeton por plimalpli aŭtomate eltrovi kaj enmeti ligilojn al novajn (nemalplenajn) artikolojn en la datumaron ĉe DMoz. La artikoloj mem restas ĉi tie. --Brion VIBBER

Jes tute prave, nur necesus elekti por kiuj artikoloj oni volas aldoni ligilon en DMoz. Poste oni instalu ĉiujn URL-ojn en sama paĝo laŭ alfabeta ordo kaj tiel eblus aldoni ĉiujn adresojn ege rapide en DMoz. Verŝajne la unikodigo de DMoz petos ege pli da laboro de mi ĉar la dmoz-sistemo estas malpli malfermata ol tiu de vikipedio... :(

Antaŭ studi pli serioze la aferon mi parolos pri tio al aliaj redaktantoj de DMoz ĉar aldono de multaj adresoj de sama TTT-ejo estas ne kutima. Normale mi ne vidas kial oni ne permesus sciante ke jam aliaj faris en simila situacio, kaj plie por komercemaj TTT-ejoj, sed mi ne povas certi. Eble indus paroli pri tio al alilingvaj vikipediistoj... Mi ne tro scias ĉu komuna peto por la tuta "wikipedia" donus pli da ŝanco aŭ kontraŭe donus malpli ĉar temus pri multe pli da ligiloj. Ŝajnas por mi ke ekzistas komuna "idealismo" en DMOZ kaj Vikipedio de komuna laboro por riĉigi la TTT-on. Do eble tio interesus la Dmozistoj kaj la aliaj vikipediistoj... Mi unue esploros la forumojn de dmoz por vidi ĉu estas vikipediistoj inter la dmozistoj. Tre verŝajne jes. Ĉiukaze ne urĝas ĉar mi devas unue sukcesi unikodigi DMoz

Detalo pri la URL-oj: mi vidas en la provversio de la futura servilo, ke la adresoj entenos unikodaĵojn... ĉu eblus eviti tion? Tio donas strangan aspekton al la URL-oj. Se eblus konservi la sistemon de la aktuala servilo, ŝajnus pli bone. Tiu rimarko ne koncernas nur DMoz-on kompreneble, kaj fakte post la unikodiĝo de DMOZ estos similaj strangaĵoj por la nomoj de kategorioj kiuj entenos unikodaĵojn. Sed mi vidas gravan avantaĝon uzi iksan metodon en la adresoj por vikipedio: eblos per retserĉiloj trovi artikolon ambaŭe per la unikoda formo kaj per la iksa. :-)--Zav

La estonta versio uzas unikodon prefere, sed ankoraŭ akceptas URL-on laŭ la malnova iksa nomo. Provu [http://leukas.dyndns.org/wiki/Cxinio] kaj [http://leukas.dyndns.org/wiki/%C4%88inio], ekzemple. Kelkaj retumiloj montros la URLon kun melbelaj %oj, kelkaj kun belaj supersignoj. (Notu ankaŭ, ke en UTF-8paĝoj, oni povus rekte enmeti la ĝustan supersignatan literon en alligata URL.)

Ho, ankaŭ -- ĉe la provservilo, salutu vin kaj provu elekti en la preferoj la etoson "Cologne Blue". Ĉu ne pli bela ol hodiaŭ? --Brion VIBBER

Nu, por tiuj, kiu redaktas paĝojn pri landoj, jen adreso tre leginda (sed anglalingve), ankaŭ ridetinda pri la usonocentreco de la informoj: http://www.cia.gov/cia/publications/factbook/

Ŭaŭŭŭ!! belegas la nova aspekto! ege pli alloga. Estas ja bone ke la iksa kaj utf-8a funkcias ambaŭe, do ĉio tro bonegas, mi devos studi pli por trovi kritikojn :-) Malsame, pri la usona fakto-libro mi trovus rapide kritikojn laŭ kion mi jam vidis :-)--Zav

Mi ĵus redaktis franclingvan artikolon pri Vikipedio por mia kutima Interreta rubriko en la gazeto de JEFO. Mi povos traduki ĝin al Esperanto por proponi ĝin al internacia revuo. Vi povas legi la tekston en la franclingva Vikipedio [JI-Vikipedio] Mi instalis ĝin tie pro la francaj iksoj :-) Mi tre baldaŭ instalos la rtf-version en la TTT-ejo de JEFO post kelkaj pliaj relegoj kaj korektoj--Zav

Bonege! Mi nur studis la francan dum unu semajno, sed mi rimarkis du erarojn en via artikolo... Ambaŭ Stefano kaj mi estas de Pensilvanio (ne de Nov-Ĵerzio). Ankaŭ, la esperanta versio de la vikipedio estas la 5a plej granda, post la angla, la hispana, la pola, kaj la germana. Dankegon por la artikolo!!! --[Chuck Smith]?

C'est belle; dankon! (Mi faris tie korekteton vikipidiistoj -> vikipediistoj) --Brion VIBBER

Kaj mi ĵus korektis la erarojn kiuj mi trovis. Mi esperas ke mia gramatiko bonis. --Chuck SMITH

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn | Vidu aktualan revizion
Redaktita April 11, 2002 9:35 am by Chuck SMITH (diferencoj)
Serĉu: