Mi ne volas diri ke ni ŝanĝu la nomon kiun ni uzas por tiu ĉi lando, kaj mi eĉ ne volas diri ke mi ne preferas la nomon "Ukrajno", sed mi olas prezenti kelkajn faktojn: Mi neniam antaŭe vidis la nomon "Ukrajno". Do estis interese al mi ke la listo de Bertilo (kun aliaj) uzis "Ukrajno". Sed la listo de
La Jaro uzas "Ukrainio". Kaj eĉ laŭ la Google-metodo, Ukrainio gajnis 700 kontraŭ 61 (por Ukrajno) kaj 18 (por Ukrajnio). Kaj laŭ
[tiu cxi pagxo] de
UEA, ekzistas [Ukrainia Esperanto-Asocio]
?. Bedaŭrinde la ligo al la retpaĝo de la asocio ne plu funkcias. --
Jacob SCHWARTZ