[Hejmen]Ukrajno/Priparolu

Hejmpaĝo | Ukrajno | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Mi ne volas diri ke ni ŝanĝu la nomon kiun ni uzas por tiu ĉi lando, kaj mi eĉ ne volas diri ke mi ne preferas la nomon "Ukrajno", sed mi volas prezenti kelkajn faktojn: Mi neniam antaŭe vidis la nomon "Ukrajno". Do estis interese al mi ke la listo de Bertilo uzis "Ukrajno"-n. Sed la listo de La Jaro uzas "Ukrainio"-n. Kaj eĉ laŭ la Google-metodo, Ukrainio gajnis per 700 kontraŭ 61 (por Ukrajno) kaj 18 (por Ukrajnio). Kaj laŭ [tiu cxi pagxo] de UEA, ekzistas [Ukrainia Esperanto-Asocio]?. Bedaŭrinde la ligo al la retpaĝo de la asocio ne plu funkcias. --Jacob SCHWARTZ

700 kontraŭ 61 kaj 18 estas 90% kontraŭ 8% kaj 2%. "Ukrainio" klare estas preferinda! -- Stefano KALB

Mi konsentas kaj jam elektis tiun en [DMoz] kaj tiel kontribuis al la nombro 700 (pli ol 10 mencioj en la 100 unuaj) Mi faris tiun elekton ĉar mi jam estis konstatinta same ke Ukrainio estis jam la pli uzita, kvankam mi ĝenerale respektas la liston de [landoj kaj lingvoj] --Zav'


Hejmpaĝo | Ukrajno | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 17, 2002 2:08 am by Zav' (diferencoj)
Serĉu: