Skandinavio (norvege, svede 'Skandinavia', dane 'Skandinavien - la nomo onidire devenas de monaĥo iam misskribinta latinan nomon "Scania", pri la dan-svedia regiono
Skanio):
Kelkfoje uzata nur pri la Norveg-sveda duoninsulo, sed plejofte kiel kuniga nomo por
Danio,
Norvegio, kaj
Svedio; landoj kies enloĝantaroj sentas sin gefrataj pro komuna historio, apudeco kaj eblo preskaŭ senprobleme kompreni unu la alies lingvon. Vd. ankaŭ
Nordion.