[Hejmen]Sankta Johano

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Jen estas la 2-a revisio:
Santka Johano la Evangeliisto (ĉ. -3 al 97), juda fiŝkaptisto, estis unu el la Dekdu Apostoloj de Jesuo Kristo. Laŭ tradicio, li estas la aŭtoro de kvin libroj de la Biblio :

unu evangelio (Johano),

tri leteroj (1 Johano, 2 Johano, 3 Johano) kaj unu apokalipso pri la fino de la mondo (Apokalipso).

Johano estas la ĉefa aŭtoro de la Nova Testamento post Sankta Paŭlo, skribinte 20% da ĝi. Iuj el tiuj libroj eble estis skribita de liaj sekvintoj, precipe la pli malfruaj leteroj.

Inter la apostoloj, li estis la plej bona amiko de Jesuo. Kiam Jesuo estis mortinta sur la kruco, li donis al Johano la zorgon de sia patrino, Maria. Post la krucumado de Jesuo, Johano plejparte loĝis en Efeso, centro de la granda kulto de la diino Diana. Li predikis la evangelion tra Anatolio kaj faris miraklojn (inkluzive la revivigo de la vidvino Drusiana). En la 90-oj, li estis ekzilita portempe al la insulo de Patmo en la Egea Maro. Tie li skribis sian apokalipson. El la Dekdu Apostoloj, Johano laste mortis, ĉirkaŭ 97. Li konis Sanktan Polikarpon, kies disĉiplo estis Sankta Ireneo.

...

/Priparolu


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn | Vidu aktualan revizion
Redaktita December 7, 2001 12:23 am by Jerry MUELVER (diferencoj)
Serĉu: