[Hejmen]Registaraj Formoj

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Jen estas la 1-a revisio:
Hejmpaĝo > Juro > Konstitucio > Registaraj Formoj

El registaraj formoj oni celas la formojn de organizoj de la politika potenco en ia socio. Tiam necesas difini la posedanton de la suvereneco.

Jam delonge ekzistas (debatita) distingo, kiu baziĝas sur la nombro de posedantoj de la politika potenco. Tiel oni distingas monokration (potenco al unu homo), oligarkion (potenco al pluraj homoj) kaj demokration (potenco al la popolo).

Al tiuj ĉi absolutaj formoj aldoniĝas miksaj reĝimoj, kiuj estas reĝimoj miksantaj diversajn elementojn el la tri ĉi-supraj fundamentaj reĝimoj.


Monokratio.

Monokratio estas la registara formo, en kiu la potenco (teorie) estas plenumata de ununura homo (reĝo, imperiestro, diktatoro).

Oni povas distingi plurajn subformojn de monokratio :

• La absoluta monarkio.
Baziĝante sur heredeco, ĝi estas la regado far ununura homo, kiu enmane tenas ĉiujn povojn (leĝodona, ekzekutiva kaj tribunala). La suvereneco de la monarko ofte estas per dia rajto.
• La popola cezarismo.
Ĝi estas politika reĝimo absolutisma kaj ofte hereda, en kiu la potencon plenumas ununura homo je la nomo de la popolo. La potenco ĝenerale estas akirita kaj plenumita per plebiscito, t.e. procedo per kiu homo petas de la popolo manifesti al li sian konfidon.
• La diktatoreco.
Ĝi estas la politika reĝimo, en kiu la potencon plenumas ununura homo, kiu akiras kaj konservas la potencon perforte.


Oligarkio. Demokratio.

Aperonta.


/Priparolu? pri Registaraj Formoj.

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn | Vidu aktualan revizion
Redaktita April 6, 2002 12:46 am by Xavy (diferencoj)
Serĉu: