Iom pri Eŭropcentrismo
La esperanta Vikipedio estas tutmonda projekto. Ŝajnas ke kelkaj vikipediistoj el la tienomata "Okcidenta mondo" forgesis tion, humiligante sin al eŭropcentrismo?.
Do, kio estas tiu evitenda "eŭropcentrismo"?
Laŭ mi, oni povus listigi plurajn punktojn.
- Uzi nacilingvajn kunmetaĵojn, kiuj rompas la enan logikon de Esperanto - egz-e "eŭrocentrismo" (= centrismo ĉirkaŭ la monero Eŭro) anstataŭ "eŭropcentrismo". (Kaj ne fidu blinde al vortaroj kiel PIV, kiujn verkis ĉefe eŭropanoj. Eĉ ne fidu blinde al Zamenhof, kiu vivis en tempo, kiam ne egzistis mondo sude de Italio.)
- Uzi neologismojn, kiam egzistas bone esperantaj vortoj. (Egz-e "Diktaturo" anstataŭ "Diktatoreco".) Tio konfuzegas tiujn, kiuj ne ekhavis tiujn vortojn orelen pere de siaj nacilingvoj.
- Uzi esperantigitajn nacilingvaĵojn, ne kontrolinta onian vortaron: "Vejlzo" anstataŭ "Kimrio", "sekso" anstataŭ "amoro".
- Forgesi majuskligi familinomojn, kvazaŭ ĉiuj mondanoj uzus la lastpozici-familinomsistemon. Proksimume kvinono (se ne pli) de la mondanaro fakte uzas malan nom-sinsekvon (Ĉinoj, Hungaroj, tradiciemaj Japanoj, Koreoj ktp.).
- Forgesi aldoni prononcihelpon al ne-esperantaj nomoj latinliteraj je ties unua apero. Ne ĉiuj uzontoj de la Vikipedio scipovos la anglan, francan, germanan ktp.
- Transskribi fremdlingvaĵojn al kiuj mankas "internacie rekonata latinigo" (la Ĉina, la Japana ja havas) nacimaniere, egz-e "Yeltsin" anstataŭ "Jelcin", "Shirinovsky" anstataŭ "Ŝirinovskij".
- Referi al lokoj sen indiki kie ili situas. Ne ĉiuj mondanoj scias, kie estas Ĉikago.
- Uzi tro da bildoj el eŭropida ĉiutago. "Lukti por la pano" - kiu pano estas tio?
- Referi al regionoj ekde Eŭropo: Por kiuj "La Nova Mondo" signifas "Amerikon"? Certe ne por la indianoj. Kaj kial termini Arabujon kune kun Israelo la "Mezoriento"? Por la tieuloj, tiu estas la mezo, kaj por ĉinoj, tiu estas la OKCIDENTO.
- Simpligi ekstereŭropaĵojn, egz-e zorge distingi inter Helena, Latina kaj Skandinavia mitologio, dum Ĉina, Japana, Ĝava ktp. simple nomatas "orienta mitologio".
- Skribi naciojn per majuskla komenclitero, sed malmajuskligi tiun, tuj kiam la finaĵo ŝanĝas: Japanio, sed japano, la japana. Tio sekvas nacilingvojn, ne logikon. Por Japano "Franco" estas multpli facilkomprenebla vorto ol "franco".
Do, liberigu viajn mensojn!
- Bonege! Mi tuj konsentis pri ĉiuj tiuj, escepte de la lasta, kiu kontraŭas la kutimon de nia lingvo. Skribi nacinomojn komencemajuskle ne estas logika kutimo, certe, sed ĉiam komencemajuskligi ties radikojn kaj kunmetaĵojn estas malpli logika laŭ mi. (Ankaŭ -- estas "ekzisti", "ekzemplo", ne "egzisti", "egzemplo".) --Brion VIBBER 2002/03/12
- Do, eble mi devas cedi pri la lasta punkto. Pri "egzisti" ktp. Jes, jes, jes mi scias! :-) Kaj ĉiam homoj plendas al mi pri tio. SED: Mi intence ribelas kontraŭ la fundamento tiurilate, sekvante la zamenhofajn vortojn pri "unu litero - unu sono". "kz" estas nenatura sonkombino por ĉiuj ne-slavoj (do, efektive, la plejparto de la mondanaro) en ne-kunmetaĵoj - ĝi elbuŝiĝas plejofte kiel "gz" (aŭ eĉ "ks") (dum natura, duonrapida parolado). Mi nature neniam skribus **"egzumi" (por "ek-zumi"). Egzistas jam kelkaj egz-istoj en la movado, opiniantaj ke se neniu reagas al la zamenhofaj misetoj, nenio ŝanĝiĝos. Iun tagon, mi konstruos retejon www.egzismo.net! --[[Bjørn A. BOJESEN]]
Mia propono: forstreku la lastan punkton (pri malmajuskligado) kaj movu la aliajn al paĝo memstara, Evitendaj Eŭropcentrismoj (aŭ nomo simila). Aldonu ligilojn al la paĝo en la paĝoj Konsiletoj kaj Neŭtrala Vidpunkto
--Stefano KALB
Jam!
--[[Bjørn]]