[Hejmen]Neŭtrala Vidpunkto/Priparolu

Hejmpaĝo | Neŭtrala Vidpunkto | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Jen estas la 7-a revisio:

Iom pri Eŭropcentrismo

La esperanta Vikipedio estas tutmonda projekto. Ŝajnas ke kelkaj vikipediistoj el la tienomata "Okcidenta mondo" forgesis tion, humiligante sin al eŭropcentrismo.

Do, kio estas tiu evitenda "eŭropcentrismo"? Laŭ mi, oni povus listigi plurajn punktojn.

Do, liberigu viajn mensojn!

Bonege! Mi tuj konsentis pri ĉiuj tiuj, escepte de la lasta, kiu kontraŭas la kutimon de nia lingvo. Skribi nacinomojn komencemajuskle ne estas logika kutimo, certe, sed ĉiam komencemajuskligi ties radikojn kaj kunmetaĵojn estas malpli logika laŭ mi. (Ankaŭ -- estas "ekzisti", "ekzemplo", ne "egzisti", "egzemplo".) --Brion VIBBER 2002/03/12

Do, eble mi devas cedi pri la lasta punkto. Pri "egzisti" ktp. Jes, jes, jes mi scias! :-) Kaj ĉiam homoj plendas al mi pri tio. SED: Mi intence ribelas kontraŭ la fundamento tiurilate, sekvante la zamenhofajn vortojn pri "unu litero - unu sono". "kz" estas nenatura sonkombino por ĉiuj ne-slavoj (do, efektive, la plejparto de la mondanaro) en ne-kunmetaĵoj - ĝi elbuŝiĝas plejofte kiel "gz" (aŭ eĉ "ks") (dum natura, duonrapida parolado). Mi nature neniam skribus **"egzumi" (por "ek-zumi"). Egzistas jam kelkaj egz-istoj en la movado, opiniantaj ke se neniu reagas al la zamenhofaj misetoj, nenio ŝanĝiĝos. Iun tagon, mi konstruos retejon www.egzismo.net! --[[Bjørn A. BOJESEN]]

Mia propono: forstreku la lastan punkton (pri malmajuskligado) kaj movu la aliajn al paĝo memstara, Evitendaj Eŭropcentrismoj (aŭ nomo simila). Aldonu ligilojn al la paĝo en la paĝoj Konsiletoj kaj Neŭtrala Vidpunkto

--Stefano KALB


Hejmpaĝo | Neŭtrala Vidpunkto | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn | Vidu aktualan revizion
Redaktita March 13, 2002 2:17 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: