[Hejmen]Junulara Esperantista Franca Organizo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Jen estas la 1-a revisio:
JEFOEspéranto-Jeunes en la franca, estas la junulara faka asocio de UFE, [Unuiĝo Franca de Esperanto]? kaj la nacia faka asocio de TEJO, [Tutmonda Junulara Organizo]?.

La asocio aktivas en Francio al divastigo de Esperanto inter la junularo kaj al organizo de eventoj uzantaj Esperanton en Francio. JEFO havas membrojn en la tuta Francio sed havas pli fortajn grupojn en kelkaj urboj: ĉefe Parizo kie estas la sidejo de la asocio kaj Liono kie estas la Kotopo? internacia kafejo, administrata de loka asocio [Mille et une langues]? (Mil kaj unu lingvoj). Tiu asocio estas forte ligata al JEFO.

JEFO tre aktivas per Interreto, ĉefe per organizado de interreta kurso de Esperanto en la franca kun 30 korektantoj en 2002. JEFO havas reton de diversaj TTT-ejojn administrataj de diversaj membroj kaj interligitaj per la ĉefa TTT-ejo de JEFO, kiu tiel disponigas informadon, kursojn, kalendarojn, fotoalbumojn, kaj filmojn pri Esperantaj eventoj en Francio.

JEFO ankaŭ eldonas ĉiuj tri monatoj dulingvan revuon JI, "JEFO-informas", kaj partoprenas en diversaj budoj, plej notinde dum la fama "Expolangue", internacia ekspozicio pri lingvoj kiu okazas ĉiu jare en Parizo.

La lasta granda internacia evento organizita de JEFO estis la Internacia Junulara Kongreso IJK2001? kiu okazis en Strasburgo dum la somero 2001. Kutime JEFO organizas du sortojn de aranĝoj. Kuiradaj semajnfinoj, antaŭ nomitaj "gastronomiaj semajnfinoj", ĉefe cele al franca publiko por fortigi la lokan situacion diversloke en Francio, kaj JEFO ankaŭ kutime organizas internacian aranĝon dum la somero, nomita FESTO?.

Ligiloj al TTT-ejoj

[Oficiala TTT-ejo de JEFO]
[TTT-IJK2001]
[venonta FESTO dum somero 2002]

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn | Vidu aktualan revizion
Redaktita April 11, 2002 1:58 pm by Zav (diferencoj)
Serĉu: