[Hejmen]Judismo/Priparolu

Hejmpaĝo | Judismo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Jen estas la 4-a revisio:
Pardonu por pli da demandoj pri nomoj, sed ĉu gravas ĉu "Tora" aŭ "Torao"? --Jacob SCHWARTZ

Laŭ Google: Tora 52%, Torao 28%, Torah 10%, Toraho 6%. Sed Monato uzas la formon "Torao", do ĝi ankaŭ estus akceptebla laŭ mi. --Stefano KALB

Mi nur volis demandi ĉu vi aŭ intencis uzi ne-Esperantan nomon kun jam-ekzistanta latinlitera formo aŭ intencis uzi Esperanto-vorton sen la finaĵo (Tora'). Mi trovis nur "Torao" en ReVo kun kelkaj cititaj fontoj inter ili la PIV. Mi konsilus uzu nur tion kion aperas en la literaturo. Kaj Zamenhof certe skribis pri la biblio, do devas esti tre oficiala vorto, ĉu ne? Ĉu iu jam legis religiajn librojn kaj scias? Pri Google: Tiuj vortoj ĉiuj estas en lingvoj krom Esperanto, do la nombroj ĉe Google certe signifas nenion pri uzado en Esperantio. Mi kredas ke tiu ĉi decido estus facila por konato de la literaturo. Pro tio ke mi trovis nur unu radikon, mi proponas ke ni uzu ĝin se ni volas Esperantan radikon. Se ni volas uzi ne-Esperantan vorton, mi ne havas opinion. (Sed denove, la Google nombroj signifas nenion, ĉar tiuj vortoj ne ĉiam signifas la Toraon! "Tora" ŝajnas al mi esti kutima hispana vorto, ĉu ne? Ĉu vi iel forigis paĝojn kun tiuj sencoj el la listo?) --Jacob SCHWARTZ


Hejmpaĝo | Judismo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn | Vidu aktualan revizion
Redaktita April 5, 2002 8:51 am by Jakobo SCHWARTZ (diferencoj)
Serĉu: