[Hejmen]Judismo/Priparolu

Hejmpaĝo | Judismo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Jen estas la 12-a revisio:
Pardonu por pli da demandoj pri nomoj, sed ĉu gravas ĉu "Tora" aŭ "Torao"? --Jacob SCHWARTZ

Laŭ Google: Tora 52%, Torao 28%, Torah 10%, Toraho 6%. Sed Monato uzas la formon "Torao", do ĝi ankaŭ estus akceptebla laŭ mi. --Stefano KALB

Mi nur volis demandi ĉu vi aŭ intencis uzi ne-Esperantan nomon kun jam-ekzistanta latinlitera formo aŭ intencis uzi Esperanto-vorton sen la finaĵo (Tora'). Mi trovis nur "Torao" en ReVo kun kelkaj cititaj fontoj inter ili la PIV. Mi konsilus uzu nur tion kion aperas en la literaturo. Kaj Zamenhof certe skribis pri la biblio, do devas esti tre oficiala vorto, ĉu ne? Ĉu iu jam legis religiajn librojn kaj scias? --Jacob SCHWARTZ

Mi agnoskas la uzon de ReVo kaj la PIV, do mi ŝanĝos Tora al Torao. Dankon. --Stefano KALB


5 aprilo 2002: Mi rimarkas ke iu ŝanĝis la nomon Israelo al Palestino (en la frazo pri "Israelo estis donita al ..." Sed en la Torao, ktp, oni parolas pri "aretz yisrael" [arec jisrael] kiu signifas "la lando de israel". Kaj nun, la paĝo pri Palestino diras ke Israelo estas sur la lando Palestino, sed ĉu la afero estas tiom simpla? Ĉu eble Israelo havis difinon unue, kaj Palestino estis difinita, kaj en 1948 Israelo estis difinita, kaj nun estas eĉ difinoj por "teritorioj palestinaj"? Estas ne-simpla afero, mi kredus. Sed, ĉiuokaze, mi ne dirus ke judismo kredas ke Palestino estis donita al ili, ĉar ili ne kreis aŭ uzis tiun nomon, ĉu ne? (Mi diras "ĉu ne" ĉar mi konstatas ke multe mankas en mia scio pri la afero, do eblas ke mi eraras.) --Jacob SCHWARTZ

Mi estas kulpa. Mia pensado: La nomo "Palestino" devenas de la romianoj, do ĝi klare venis post la Torao kaj post la promeso al Abraham. Sed mi rigardis "Palestino" kiel ĝenerala nomo de la regiono, dum Izraelo? kaj Israelo estas historiaj ŝtatoj kies limoj ne estas la limojn promesitajn en la Torao ("inter la Eŭfrato kaj la rivero de Egipto" laŭ mia memoro). Palestino estis la plej proksima nomo laŭ mia kono. Klarigu la tekston laŭ via juĝo. --Stefano KALB

Jes, Israelo havas multajn sencojn, same kiel se kreiĝus nova ŝtato en tiu regiono sub la nomo Palestino, tiam Palestino havos problemojn. Do laŭ mi eblas ke nomo povas havi multajn sencojn, same kiel en aliaj lingvoj. --Jacob SCHWARTZ Hrm, mi ŝanĝis ĝin, sed pli kaj pli kredas ke Palestino estas bona nomo, sendepende de la nomo kiun oni uzas en aliaj lingvoj. (Kaj mi vidis ke estas ligo al la nomo Palestinio por eble estonta ŝtato. Nu, mi esperas ke kion mi skribis bonas. Mi plu pripensos poste.


5 aprilo 2002: Ho ve :) Mi vidas ke "judoj kredas je Jehovo." Mi povas memori kiam mi unue lernis, de mia histori-libro en lernejo, ke judoj kredas je Jehovo. Kaj mi kiel judo (almenaŭ etne) neniam antaŭe vidis tiun vorton, do estis tre stranga afero ke iu diris al mi ke mi kredas je io kiun mi ne rekonas! Mi poste lernis ke temis pri iu nesciulo kiu provis prononci leterojn kiuj estas sensencaĵojn por anstataŭigi la veran nomon de dio -- oni ne volas skribi ĝin, do estas kelkaj kunmetaĵoj de leteroj kiujn oni povas skribi kie estus la nomo de dio, kaj kiam oni legas tiujn vortojn laute oni ne prononcas ilin, oni uzas aliajn verajn vortojn kiel "Adonaj" kaj "Ha Shem" (la dua signifas "La Nomo") kaj estas eĉ la vortoj por "Dio" kaj "Nia Dio" en la hebreo kiun oni povas diri. Sed la sensencaj literoj oni ne prononcas. Do mi ĉiam ridas kiam mi legas, en la angla, ke judoj kredas je "Jehovah", ĉar mi imagas ke iu stulta ulo trovis tiujn literojn kaj provis prononci ilin. Do... la demando. La vorto "Jehovah" en la angla estas tute ne-juda kreaĵo, kaj mi neniam aŭdis judon uzi ĝin. Do ĉu en Esperanto judo kredas je Jehovo? Mi dirus ne. Mi eĉ ne scias kial oni bezonas nomon por la dio. Laŭ la mitoj, la dio ja havas nomon, sed nur apartaj homoj scias ĝin -- baziĝas sur antaŭaj kredoj pri tio ke scii ies nomo donas al la scianto povon super tiu homo -- kaj estis la mito ke la konstruantoj de la anktiva templo, la Masonistoj(?), lernis la nomon ĉar ili estus proksime al la "arko"(?) kaj evoluiĝis la sekto da Masonistoj (bonvole korektu miajn tradukojn) kiuj tenas la nomon de la dio. --Jacob SCHWARTZ


Hejmpaĝo | Judismo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn | Vidu aktualan revizion
Redaktita April 6, 2002 8:06 am by Jacob SCHWARTZ (diferencoj)
Serĉu: