[Hejmen]JI-Vikipedio

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Jen estas la 2-a revisio:
Artikolo aperonta tre baldaŭ en la franca en JEFO-Informas (JI) la gazeto de JEFO Junulara Esperantista Franca Organizo.

Bonvenon al la Vikipedio de Esperanto!

La plej frenezaj projektoj naskiĝas en Interreto. Tiel aperis "Wikipedia" lastjare. Wikipedia estas reta enciklopedio kies legantoj estas ankaŭ la verkistoj! La nomo "Wikipedia", Vikipedio en Esperanto estas el la vortoj "Vikio" kaj "Enciklopedio", Vikio nomante sistemon ebliganta al diversaj personoj kunlabori por komunaj realigoj en Interreto.

La anglalingva versio ekaperis en januaro 2001 kaj entenas jam preskaŭ 30 000 artikolojn! Ĝia celo anoncita estas 100 000 artikoloj! Ĉar ne estas limoj en Interreto, Wikipedia allogis redaktantojn reganta aliajn lingvojn ol la angla kaj tiel Wikipedia jam multlingvas en pli ol 20 lingvoj, inter alie la germana, la franca, la rusa, sed ankaŭ la araba, la ĉina, la kataluna, la hebrea... kaj kompreneble Esperanto!

Kaj ĝuste, la Vikipedio en Esperanto ekkomencis plej furore! Ĝi estis iniciita en decembro 2001 de Chuck SMITH kaj Stefano KALB de Pensilvanio en Usono. Stefano disponigis al Vikipedio sian tutan propran laboron akumulita en Kalblando, malgranda enciklopedio, kiun li konstruas de kelkaj jaroj en sia propra TTT-ejo. Kaj tiel hodiaŭ, post nur kelkaj monatoj, pli ol 1000 artikoloj jam ĉeestas en Vikipedio donante al Esperanto la 5an pozicion inter la diversaj lingvoj de Wikipedia!

Plie, la Esperanto-versio havas la privilegion havi en sia teamo de redaktantoj, la "vikipediistoj", spertan programiston Brion VIBBER, kiu igis la Esperantan version avangardistan version en sia funkciado, notinde pri la uzo de unikoda formato por ebligi montri la literojn proprajn al Esperanto, samtempe faciligante iliajn skribadon por ĉiuj. La ekzemplo de la esperanta versio estos tiel granda helpo al aliaj lingvoj kiuj bezonas specialajn literojn malfacile por skribi.

Hodiaŭ 28 kontribuantoj el 12 naciecoj jam partoprenis en la Vikipedio en Esperanto. Devenaj de Usono, Rusio, Francio por la plej nombraj, novaj kontribuantoj komencas ankaŭ alveni el Brazilo, Ĉinio, Japanio, ... ĉiuj animitaj de la sama entuziasmo por kunlaboro en komuna lingvo al enciklopedio de la kono, tute en Esperanto! http://eo.wikipedia.com/


Post korektoj, tiu artikolo povos esti proponita al internacia revuo. Ĝi povos ankaŭ esti traduktita kaj adaptitaj al diversaj lingvoj. Vi povas vidi la francan version [cxi tie]. (Eble mi tranlokigos ĝin en la eo-parto se ĝi ne plaĉas al la francaj vikipediistoj, almenaŭ unu ŝajne ne ŝatas reklami pri Vikipedio en la franca aŭ malbone komprenis mian intencon.)

Kiam tiu versio pretos mi kreos ankaŭ HTML-an kaj RTF-an versiojn por aldoni ilin kune kun la franclingva versio jam disponebla en la TTT-ejo de [JEFO/Esperanto-Jeunes]


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn | Vidu aktualan revizion
Redaktita April 11, 2002 12:59 pm by Brion VIBBER (diferencoj)
Serĉu: