Internacia Organizo Por NormigadoISO kunlaboras intime kun la [Internacia Elektroteknika Komisiono]? (IEK), kiu respondecas pri normoj de elektraj aparatoj.
Estas ofta miskompreno ke ISO estas mallongigo de angla nomo kiel "International Standards Organization". ISO ne estas mallongigo; ĝi devenas de la greka vorto iso, kiu signifas "egala". Laŭ la vera angla nomo, la mallongigo estus IOS, kaj laŭ la franca ĝi estus OIN. Do la fondintoj de la organizo elektis ISO-n kiel la universalan mallongan formon de ĝia nomo.
Kelkaj el la normoj ofte uzataj kiel parto de [kvalito-rega sistemo]? estas [ISO 9000]?, [ISO 9001]?, kaj [ISO 9002]?. La normoj pri medio? estas en la serio [ISO 14000]?.