(plusendita de Aŭstrio/Historio)

[Hejmen]Historio De Aŭstrio

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Geografio > Eŭropo > Aŭstrio

Prahistorio

La plej malnova indiko de homoj en Aŭstrio estis trovata en la Repolust-Kavo apud Peggau en Stirio (Steiermark). Temas pri fajrolokoj kaj ŝtonaj iloj (300000 a.K.) de neandertaluloj?. Antaŭuloj de la hodiaŭa homo anstataŭis inter 40000 kaj 35000 a.K. la neandertalulojn kiel loĝantaro.

La plej gravaj paleolitikaj artaĵoj trovitaj en Aŭstrio estas la Venuso de la Galgenberg (apud Stratzing, proksimume 30000 a.K.) kaj la Venuso de Willendorf (proksimume 25000 a.K.).

Hallstatt-Kulturo

El la malfrubronzepoka urnokampa kulturo evoluiĝis la Hallstatt-kulturo dum la frua ferepoko (800/750 - 500/400 a.K.). Por iloj kaj armiloj oni nun uzis feron.

Hallstatt estas vilaĝo en Supra Aŭstrio (Oberösterreich). Tie oni trovis la plej gravan fruferepokan komunumon, kiu dependis de la proksimaj salminejoj. Salo estis je tiu tempo tre grava komercaĵo, kiun oni uzis interalie por la konservado de viando. La komercaj rilatoj etendiĝis ĝis la Mediteranea regiono. La komunumo en Hallstatt graviĝis kaj riĉiĝis pro tiu komerco per salo.

Je 600 a.K. malfermiĝis ne tre for de Hallstatt alia salminejo ĉe Hallein (proksime al la hodiaŭa urbo Salzburg). Ekde tiu tempo Hallstatt pli kaj pli malgraviĝis.

Regnum Noricum

Ekde 450 a.K. keltoj portis la La-Tène-kulturon al Aŭstrio.

Romianoj

Frua mezepoko

La Habsburg-a dinastio

La kontraŭreformacio kaj la tridekjara milito

Aŭstrio dum la baroka epoko

La reformoj de Maria Terezia kaj Josefo II

La Napoleonaj militoj

Fondiĝo de la Aŭstro-Hungara monarĥio

La unua mondmilito - fino de la monarĥio

La unua respubliko

La aligo al la germana regno

La dua mondmilito

La 50aj kaj la 60aj jaroj

La erao de Kreisky


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 26, 2002 9:01 am by Chuck SMITH (diferencoj)
Serĉu: