[Hejmen]Hispana Lingvo/Priparolu

Hejmpaĝo | Hispana Lingvo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Jen estas la 3-a revisio:
Via teksto pri la hispana enhavas multajn aferojn korektindajn. Jen ili:

Mi tre miris leginte vian paragrafon: 'kie la portugala estas la latinida lingvo de okcidenta Iberio, kaj la kataluna la de orienta Iberio, Hispanio estas la de la mezo, precipe de Madrido'.

Do, fakte en Galicio (Galicia), Katalunio (Catalunya), Valencio (Valencia), Balearoj (Isles Balears) kaj Euskio (Euskalerria) ties loĝantoj estas dulingvuloj.

- Asturias - Cantabria - Castilla-Le?n - Extremadura - Arag?n - Castilla-La Mancha - La Rioja - Murcia - Andalucía - Islas Canarias - Urboj Ceuta kaj Melilla - Madrid

Ĉo do vi korektos, aŭ mi mem?

amike,

Del Castillo

Mi kredas, ke Stefano orignale verkis la artikolon do mi lasos al li la decidon pri korektado, sed mi respondos iomete... Pri la sonoj: la hispana certe entenas ĉ-sono. Ĵ estas laŭ mia scio fonema variaĵo de la j-sono, kies preciza realiĝo varias laŭ dialekto, akĉento, kaj eĉ de fojo al fojo. La impreso, kiun oni donis al mi, estas ke la ĵ-prononco estas pli kutima en Hispanio, sed mi renkontas plej ofte la j-prononcon ĉe la hispanlingvaj televido- kaj radioelsendoj ĉi tie en Los-Anĝeleso.

Tio ne estu surpriziga; la amerikaj prononcmanieroj de la angla kaj la franca ankaŭ ofte tenas al si malnovaĵojn, kiuj ŝanĝiĝis/adas en Eŭropo. (Mi ĵus kontrolis; la prononcogvidilo de mia hispana-angla vortaro Larousse, kiu sekvas la hispaniajn prononcojn de 'z' kaj 'd', donas nur la j-prononcon.) Certe indas pli plena traktado de la prononco(j) de la lingvo en la artikolo! -- Brion VIBBER

Saluton Brion kaj Juan! Viaj korektadoj kaj aldonoj ŝajnas bonaj al mi. Redaktu la artikolon libere laŭ via juĝo. Mi nur studis la hispanan en lernejo, do mi certe ne estas spertulo. Kaj ĉi tiu ja estas vikio!

La artikolo ŝajne ne estas klara pri du punktoj:

1. La sonoj ĉ, ĝ, ĵ kaj ŝ ne ekzistis en la latina, sed evoluis diverse en la latinidaj lingvoj. Ĉar Esperanto ŝajne preferas la francan, ĝi reflektas la francan evoluon, ne la hispanan. Ekzemple, buŝo ne boca (boko), ĉevalo ne caballo (kabalo), plaĝo ne playa (plajo), ktp.

2. La hispana plejparte evoluis el la vulgara latina de Madrido en la mezo de Iberio, dum la portugala evoluis el la vulgara latina de okcidenta Iberio (de la nuna Portugalio) kaj la kataluna el la de orienta Iberio (de la nuna Katalunio). Mi elektis la portugalan kaj la katalunan ne kiel la solaj rivaloj la hispana en Iberio, sed kiel la ĉefaj.

Mia kompreno de la latinidaj lingvoj de Iberio: ĉiu regno en Iberio havis sian propran lingvon aŭ dialekton, sed kiam Kastilio unuigis la regnojn de Iberio (aparte de Portugalio) por fondi Hispanion, la lingvo de Kastilio fariĝis la nacia lingvo, fariĝis la hispana.

Mi divenas, sed ne scias, ke en la komenco la hispana nur estis la lingvo de la registaro sed, per lernejoj, radio, televido, ktp, fariĝis la nacia lingvo en fakto kaj ne nur en leĝo.

Mi tute ne scias la nuna stato de la aliaj latinidaj lingvoj en Hispanio. Ĉu ili forvelkas? Ĉu ili nur estas la afero de maljunuloj en la kamparano aŭ de entuziasmistoj aŭ de politikaj aktivuloj? Kaj por dulingvanoj, kio estas la rolo de ĉiu lingvo? Estas la kataluna (ekzemple) la lingvo de la familio sed la hispana la lingvo de la lernejo kaj oficejo? Mi ne scias, sed tia klarigo estus bona en la artikolo.

-- Stefano KALB


Hejmpaĝo | Hispana Lingvo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn | Vidu aktualan revizion
Redaktita February 16, 2002 1:49 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: