[Hejmen]Eŭska Lingvo/Priparolu

Hejmpaĝo | Eŭska Lingvo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Jen estas la 4-a revisio:
Ĉu Eŭska ne devenas de la Eŭska nomo por la lingvo mem: Euskara [Eŭskara] ? Mi ne parolas ĝin, sed vivis apud kie ĝi estas parolata (en Bearn? [Bearn], Sudokcidenta Francio).--Nicolas STAMPF

Nu, mi divenus ke jes... --Brion VIBBER

Ankaŭ mi ne parolas ĝin, sed mi temp-al-tempe estis en Eŭskio kaj sufiĉe legis pri ĝi por scii ke estas du ebloj:
1. Ĝi estas prenita rekte el la adjektivo/memstara prefikso "eusko" [eŭsko], trovebla interalie en "Eusko Jaurlaritza" ("La Eŭska Registraro") kaj "euskotar" ("Eŭskiano"). 2. Ĝi prenitas el "euskal", adjektivo/memstara prefikso trovebla en "Euskara", "Euskal Herria" (Eŭskio), "Euskaldun" ("Eŭsk-lingvano") ktp.

Verŝajne temas pri kombino, t. e. nudigo de la radiko EUSK kaj aldono de Esperantaj afiksoj.

--[[Bjørn A. BOJESEN]]


Pri la fakto ke la lingvo ne havas iu ajn ligon al aliaj lingvoj, mi ne tro pricertus, ĉar mi jam legis en scienca gazeto franca ke ia tribo indiana (ne hindia) parolas preskaŭ saman lingvon. Bedaŭrinde, mi ne memoras kiun ĝi estas. Tamen, mi (pensas ke mi) ankoraŭ havas tiun gazeton hejmen kaj povos retrovi la nomon de tiu popolo. Tiam, mi ŝanĝos tiun artikolon. --Nicolas STAMPF

Hejmpaĝo | Eŭska Lingvo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn | Vidu aktualan revizion
Redaktita March 8, 2002 4:27 pm by Nicolas STAMPF (diferencoj)
Serĉu: