[Hejmen]Etnonimo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Jen estas la 1-a revisio:
Etnonimo sin prezentas apartan specon de historia leksiko. Ĝi estas nomo de diversaj tipoj de etnokomunumoj: nacioj, popoloj, triboj, gentoj. Etnonimojn, ilian genezon, disvastigon, funkciadon kaj strukturon pristudas scienco Etnonimiko (greke ethnos - gento, popolo, onyma - nomo). Ĝi estas parto de Onomastiko.

Inter etnonimoj oni distingas makroetnonimojn - nomoj de grandaj etnoj aŭ etnaj grupoj, foje komprenita kiel vasta komunumo de genetike malsamaj popoloj (amerikanoj, araboj, ĉinoj, rusoj) kaj mikroetnonimoj - nomoj de malgrandaj etnaj grupoj (irokezoj, peĉenegoj, k.a.).

Etnonimoj povas estis aŭtoetnonimoj - etnaj kaj tribaj memnomoj, kaj aloetnonimoj - nomoj donitaj al ili de aliaj popoloj. Ekzemple, germanoj sin nomas "Deutschen", sed aliaj tute diverse - allemand (francoj), nemec (rusoj), tedeschi (italianoj) ktp.

Memnomo de etnoj kutime klarigeblas kiel "popolo", "homo", "parolanto en iu lingvo", "siaj homoj". La sama memnomo "Deutschen" etimologie devenas de malnovgermana diot - "popolo", duitisk - "popola".

Ĝenerale etnonimoj konformas kun la loknomoj, kie loĝas etnoj. Tiu konformeco povas esti rekta, kiam landnomo devenas de etnonomoj - greko/Grekio, franco/Francio, au inversa, kiam etnonimo formiĝis el landnomo - Ukrajno/ukrajnano, Kanado/kanadano. Chi tiu vico de nomoj estas konata kiel Etnotoponimoj.

Proksimaj al etnonimoj estas nomoj de loĝantoj, kreita de diversaj loknomoj - eŭropanoj, afrikanoj, kaŭkazianoj, siberianoj. Ili estas nomata Etnoĥoronimoj.

Apartan tipon de nomoj prezentas Lingvonimoj - nomoj de lingvoj, kiuj servas al certaj etnoj kaj popoloj kaj devenas de etnonimoj, francoj/franca lingvo, vaskoj/vaska lingvo.

Jen listo de kelkaj etnoj, kies memnomoj diferencas de ĝenerale konataj nomoj aŭ havas klarigeblan signifon.

Etno Memnomo Signifo
Albanoj ŝkiptar "ŝĉip" - "paroli kompreneble"
Apaĉoj ndee, dine"popolo"
Araukanojmapuĉe "popolo de tero"
Armenoj haj tribnomo antikva
Atapaskojdene, na-dene"popolo"
Afganoj puŝtun-
Afrikaneroj buroj"kamparano" - nederlande
Aztekoj asteki, nahua-
Balkarojtaulu"montarano"
Berberojamazig"homo"
Buŝmanojboosjeman"arbara homo"
Bhotioj bhotijanepale "tibetano"
Ĉeĉenojnoĥĉij-
Ĉerokoj-"homoj de kaverno"
Ĉinoj ĥanĵen-
Delavarojlenape"vera homo"
Dunsianojdunsjan"orienta vilaĝo"
Finnojsuomalaiset-
Fulbojfulbe"dissemitaj"
Gaoŝanojgaoŝanĉine "montarano"
Grekoj elines-
Ĝuangojpatrasa-ara"vestita de folioj"
Hotentotojkoj-kojn"popolo de popoloj"
Ĥantojĥante"homo"
Ĥazareanojĥazaraperse - "mil"
Japanojniĥondzin-
Kabardianojadigenomo de metaetno
Koptoj-de greka "Aigyptios"
Koreanojĉoson saram-
Ladinoj ladinide latina "latinus"
Malajanojorang-melaju"homoj el Melaju-lando"
Maoriojmaori"ordinara"
Marianojmarij"homo"
Nenecojnenec"homo"
Nganasanojnganasan"homo"
Norvegojnordmen"norda homo"
Papuojpapuvaindonezie - "krispa"
Pigmeoj-"pygmaios" - greke "pugno-ampleka"
Rumanojromanlatine "romanus" - "romiano"
Santalojĥor"homo"
Singalojsinhala"leona gento"
Sindhojsindhusanskrite "Induso" (rivernomo)
Suahilojvasuahili"homoj el bordo", arabe "sahel" - "bordo"
Tagalojtagailog"loĝantaj ĉe akvo"
Telugojandhra-
Tibetanojpjoba-
Vaskoj euskaldunak-
Vedoj vedantamile "ĉasisto"

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn | Vidu aktualan revizion
Redaktita March 7, 2002 8:52 pm by Avtandil ABULADZE (diferencoj)
Serĉu: