La Euxropa Konsilio estas kunveno de sxtatestroj de la Eŭropa Unio kaj la Prezidento de la [Eŭropa Komisiono]?. Ne konfuzu gxin kun la Konsilio de la Eŭropa Unio aux la [Koncilio de Eŭropo]?. Averagxe, kvar Euxropaj Konsilioj okazas cxiujare. |
La Euxropa Konsilio estas kunveno de sxtatestroj de la Eŭropa Unio kaj la Prezidento de la [Eŭropa Komisiono]?. Ne konfuzu gxin kun la Konsilio de la Eŭropa Unio aux la Konsilio de Eŭropo. Averagxe, kvar Euxropaj Konsilioj okazas cxiujare. |
Eŭropaj Konsilioj tradicie okazis en la lando kiu tiutempe tenis la [Prezidentecon de la Eŭropa Unio]?. Tamen, malfrue en 2000 oni konsentis ĉe la [Eŭropa Konsilio de Nico]? ke duono el la estontaj Eŭropaj Konsilioj okazu en Bruselo, kaj iam en la estonteco ĉiuj okazu tie.
Tiu decido havis du motivojn. Unue, kun la okazonta pligrandiĝo de la Eŭropa Unio al 27 aŭ pli membroj, cikli la lokon de la kunvenoj tra la membraj ŝtatoj iĝos tro netraktebla. Due, Belgio minacis prokrasti la [Traktato de Nico]? pro sia malfeliĉo pri la povo en la institucioj de la malpli grandaj ŝtatoj; do okazigi landestrajn konferencojn en Bruselo kuraĝigis Belgion akcepti la interkonsenton.
Post la decido, plie impetigis ĝin kreskantaj perforto ĉirkaŭ kunvenoj de la Eŭropa Konsilio, kiu kulminis je la pafado de manifestacianto ĉe la konsilia kunveno en Gotenburgo?, Svedio. Oni sentis ke la Belga registaro pli estas pli sperta pri traktado de manifestacioj kontraŭ la Eŭropa Unio, kaj ke enteni ilin en unu loko ebligus plian sekurecon.