Geografio > Vulkanoj
Vulkano (latine “vulcanus” - fajro, fajrero) estas konusforma monto, kiu kreiĝis super kanaloj kaj fendoj de terkrusto, per la erupto en teran surfacon de lafo, cindro, varmegaj gasoj, vaporo de akvo kaj rompopecoj de montorokoj. Oni distingas aktivajn, dormantajn kaj estingiĝintajn vulkanojn.
Modernaj vulkanoj troviĝas laŭ grandaj rompoj kaj tektonike movantaj zonoj, pleparte ĉe la insuloj kaj bordoj de Pacifiko kaj Atlantiko. Nun en la mondo estas ĉirkaŭ 850 vulkanoj, inter ili 80 troviĝas sub la akvo. Aktivaj vulkanoj estas: Kljuĉevskaj Sopka (Kamĉatko), Vesuvio (Italio), Isalko (Salvadoro), Mauna-Loa (Havajo).
Plej altaj vulkanoj:
Aliaj konataj vulkanoj:
Popokatepetl (Meksiko, 5465) - Sangai (Ekvadoro, 5230) - Kljuĉevskaja Sopka (Rusio, 4750) - Maun-Loa (Usono, Havajo, 4170) – Fuĝiama? (Japanio, 3776) – Etno (Italio, Sicilio, 3263) -
Vesuvio? (Italio, 1280)
Faktoj pri vulkanoj:
- En Indonezio, en Sunda markolo, inter insuloj Sumatro kaj Javo troviĝas vulkandevena insulo Krakatao. En 1883 jaro Krakatao eruptis. Vulkana bruo aŭdeblis eĉ en Aŭstarlio, kiu distancas je 5 000 km. Hodiaŭ en ĝia loko estas nova vulkano, kiun oni nomis Krakatao-filo.
- Estas interesa, ke 1973 subite “vekiĝis” vulkano Hejmej, en Islando. Ĝis tiam oni kredis, ke ĝi estis estingiĝinta.
- La unua por ni konata erupto de la vulkano Vesuvio okazis en 79 p.K. Tiam la lafo, kotfluoj kaj cindro enfosis tri urbojn - Pompejo, Stambio Kaj Herkulano. Oni pensas, ke antaŭe ĝi eruptis en VIII a.K. La fortaj eruptoj okazis en 1631, 1794, 1822, 1872, 1906 kaj 1944 jaroj.