Tao, el la
ĉina vorto
dao "vojo", la centra koncepto de
taoismo, estas laŭ
Laozio la plejalta, plejprofunda realo de la mondo. La Tao estas super
la kapablo de vortoj, ekster tempo kaj spaco. "La Tao eldirebla ne estas la
eterna Tao," diris Laozio. La Tao naskis la ĉielon kaj la teron kaj ĉiun
kreaĵon, sed ne, kiel la kristana Dio, ne kiel ĉarpentisto faras tablon,
sed kiel disvolviĝado de si mem. La Tao ne estas persono, kiel la kristana
Dio, sed forto sen vizaĝo. Ĝia efiko kaj maniero estas videbla en la agoj
de la ĉielo kaj la tero, sed ne en la agoj de homoj.
Homoj senĉese strebas -- por riĉo, honoro, famo, eĉ por scio kaj
sankteco. Sed tia strebado agas kontraŭ la Tao, kontraŭ la Vojo, la vojo
videbla en la ĉielo kaj la tero. Tial tia strebado estas, en la fino,
vana, estas la vojeto de homo, vojeto de larmoj kaj trompo.
Ankaŭ vidu: Tokipono