La kanada provinco de Novlando kaj Labradoro havis loĝantaron de 512,930 en 2001, kaj areon de 405.720 km2. Ĉi tiu mara provinco havas du partojn; la insulon de Novlando?, 112.299 km2, kaj regionon en la Kebekia duoninsulo de Labradoro?, 292.218 km2, apartigita de la [Markolo Bel-Insulo]?. Novlando estas la provinco plej orienta en Kanado.
Antaŭe, la nomo de la insulo estis "New Found Lande" aŭ "Terra Nova," (Landa Nova.) En 1503, la portugalo [Gaspar Corte-Real]? nomis la nordan parton Terra del Lavrador (lando de terkultivisto) ĉar li estis kultivisto. Novlando kuniĝis al la Kanada Konfederacio je la 31a de marto, 1949. La ĉefurbo estas [St. John's]? (172.918 en 2001).