[Hejmen]Novlando

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

angle Newfoundland and Labrador [NJU-fand-land and LAB-ra-dor]---france Terre-Neuve-et-Labrador

La kanada provinco de Novlando kaj Labradoro havis loĝantaron de 512,930 en 2001, kaj areon de 405.720 km2. Ĉi tiu mara provinco havas du partojn; la insulon de Novlando?, 112.299 km2, kaj regionon en la Kebekia duoninsulo de Labradoro?, 292.218 km2, apartigita de la [Markolo Bel-Insulo]?. Novlando estas la provinco plej orienta en Kanado.

Antaŭe, la nomo de la insulo estis "New Found Lande" aŭ "Terra Nova," (Landa Nova.) En 1503, la portugalo [Gaspar Corte-Real]? nomis la nordan parton Terra del Lavrador (lando de terkultivisto) ĉar li estis kultivisto.

La vikingoj? atingis Labradoron kaj Novlandon ĉirkaŭ la jaro 1000. En la 15a jarcento, la francoj, hispanoj, vaskoj, kaj portugaloj fiŝis sur la [Grandaj Malprofundejoj]? apud Novlando. Je la 24-a de junio, 1497, [Johano Kaboto]?, brita esploristo, atingis la marbordo de Novlando. En 1583, [Humphrey Gilbert]? pretendis la insulon por Britio. Ĉiam estis franca ekzisto en la provinco, sed nuntempe estas nur 2.275 homoj, kiuj parolas la francan. Novlando kuniĝis al la Kanada Konfederacio je la 31a de marto, 1949. La ĉefurbo estas [St. John's]? (172.918 en 2001).


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 4, 2002 11:32 am by Werner Moeller (diferencoj)
Serĉu: