La plej kutima mieno estas: :-) Ĝi esprimas senton de gajo, ĝojo (rigardu ĝin klininte la kapon maldekstren). Alia ofta mieno estas :-( kiu esprimas malan senton.
Tiuj apartenas al la tielnomataj plenaj mienoj, t. e. mieno konsistanta el almenaŭ 3 signoj. Neplenaj mienoj estas interalie :) kaj :(.
Iritiĝinte pro la bezono ĉiam kap-klini por ĝuste rigardi la signojn, iuj japanoj ekuzis Japanajn mienojn, kiuj rekte "staras" kaj pli bone respegulas orient-azian esprimmanierojn. Egzemploj estas: (^_^) "ĝojo" kaj \(^_^)/ "venkinteco, hura!".
Jen listo de oftaj mienoj:
Mieno | Signifo) |
:-) | ĝojo, gajo |
:) | - |
:-( | tristo, malkontento |
:( | - |
:-> | moketanta rideto |
;-) | indikumado, amindumado (per palpebrumoj) |
:'( | plorado |
>:-( | furiozo |
:-/ | eta malkontento; dubo |
B-) | "Mi portas okulvitrojn!" |
:-| | ne gravas |
:-o | miro |
:-O | granda miro |
:-* | kiso |