[Hejmen]Mienoj

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Mieno estas kutima Esperanta nomo por tiuj signetoj, kiujn multaj modanoj konas per la nomo Smiley [smajli] ("Ridetulo"), nomo maltrafa, ĉar kapablas multe pli ol gajecon montri mieno, kombino de klavar-signoj uzata por esprimi senton kaŭ modifi la perceptiĝon de frazo je Interreto?, poŝtelefon-mesaĝumado (SMS?) ktp. Pro la fakto, ke multaj ne-lingvaj gestoj perdiĝas en ne-vid-al-vida komunikado, mienoj ekestis kaj evoluis dum la mallonga erao de Interreto.

La plej kutima mieno estas: :-) Ĝi esprimas senton de gajo, ĝojo (rigardu ĝin klininte la kapon maldekstren). Alia ofta mieno estas :-( kiu esprimas malan senton.

Tiuj apartenas al la tielnomataj plenaj mienoj, t. e. mieno konsistanta el almenaŭ 3 signoj. Neplenaj mienoj estas interalie :) kaj :(.

Iritiĝinte pro la bezono ĉiam kap-klini por ĝuste rigardi la signojn, iuj japanoj ekuzis Japanajn mienojn, kiuj rekte "staras" kaj pli bone respegulas orient-azian esprimmanierojn. Egzemploj estas: (^_^) "ĝojo" kaj \(^_^)/ "venkinteco, hura!".

Jen listo de oftaj kaj malpli oftaj mienoj:

MienoSignifo
:-)ĝojo, gajo
:)-
:-))ĝojego
:-Dgranda rideto
:'-)feliĉo
:-(tristo, malkontento
:(-
:-((tristego
:->moketanta rideto
;-)indikumado, amindumado (per palpebrumoj)
:'(plorado
>:-(furiozo
:-/eta malkontento; dubo
:-|ne gravas
:-omiro
:-Ogranda miro
:-]Stulteco
:-*kiso
B-)"Mi portas ŝirm-okulvitrojn!"
8-)"Mi portas okulvitrojn!"
:-!"Mi fum(em)as!"
:-?"Mi fum(em)as perpipe!"
8:-)"Mi portas har-banton!"
:-)8"Mi estas ino!"
:-):-"Mi estas iĉo!"
=|:-)"Mi portas ĉapelon!"
<|-)"Mi portas tradician orient-aziecan kampar-ĉapelon!"
:-)="Mi havas barbon!"
}:-)"Mi havas imponan hararon!"
(:-)"Mi ne havas multe da haroj!"
:-["Mi estas vampiro?!"
:-)*"Mi estas esperantisto!"
(8-)=*"Mi estas Zamenhof!"

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 11, 2002 9:45 pm by 129.177.202.xxx (diferencoj)
Serĉu: