Mal'long'ig'o estas maniero litere redoni vorton kaŭ frazon sen komplete skribi ĝin. Oni ne konfuzu tion kun elizioj
? aŭ vortoj mallongigitaj per slango
? (ekzemple
'stas por "estas"), ĉar ĉi-kaze ja temas pri
buŝaj reduktoj de la vortoj. Ofte mallongigoj uzatas kiel memstaraj nomoj por organizoj:
- TEJO = "Tutmonda Esperantista Junulara Organizo"
- UEA = "Universala Esperanto-Organizo"
- UNO = UN [uno] = "Unuiĝintaj Nacioj"
Kelkfoje mallongigo laŭskribe prononc e bla fariĝas propra vorto:
- nifo? (ne-indentigita fluganta objekto)
- aboco? (laŭ la unuaj tri literoj de la Esperanta aboco: a, b, c)
- LKK [lokoko] (Loka Komitato, dum Esperanto-aranĝoj.), lokokoano (membro de la LKK)
Jen kelkaj ofte uzataj mallongigoj Esperantaj:
Mallongigo | Tuta(j) vorto(j) |
k | kaj |
K | Kelvino(j); Kelvina(j) grado(j) |
km | kilometro(j) |
ktp | kaj tiel plu |
k. t. p. | kaj tiel plu |
ĉ. | ĉirkaŭ; proksimume |
t. e. | tio estas; tio signifas |
mln | miliono |
ekz-o | ekzemplo |
ekz-e | ekzemple |
eo | Esperanto |
e-o | Esperanto |
e- | Esperanto- |
s-ro | sinjoro |
s-ino | sinjorino |
f-ino | fraŭlino |
d-ro | doktoro |
prof. | profesoro |
bv | bonvolu |
bv. | bonvolu |
vd | vidu |
vd. | vidu |
ttt | Tut-Tera Teksaĵo |
TTT | Tut-Tera Teksaĵo |