En 1922 kiel studento li konatiĝis kun Esperanto. Ekde 1949 ĝis siaj lastaj tagoj li dediĉis milojn da horoj al la pacienca laboro de tradukanto: Panjo, Kronplekto da sonetoj (J. Seifert), Manon Lescaut (V. Nezval), Jakobeno (opero de A. Dvořák), Sileziaj kantoj (P. Bezruč, tr. kun Pumpr kaj Hromada), Flugilhava ŝtono (J. Karen), Sur sojlo de la amo (M. Procházková), Vitreroj (originaloj kaj tradukoj), J. Kořínek - elekto de originalaj kaj tradukitaj poemoj (monografio). Multegaj tradukoj dissemitaj tra gazetaro aŭ en manuskriptoj.