La
Internacia Organizo por Normigado (ISO) estas internacia
ne-registara organizo, konsistante el reprezentantoj de naciaj normigadaj grupoj, kiu produktas tutmondajn industriajn kaj komercajn normojn. Vidu ankaŭ normigadon
?.
ISO kunlaboras intime kun la [Internacia Elektroteknika Komisiono]? (IEK), kiu respondecas pri normoj de elektraj aparatoj.
Estas ofta miskompreno ke ISO estas mallongigo de angla nomo kiel "International Standards Organization". ISO ne estas mallongigo; ĝi devenas de la greka vorto iso, kiu signifas "egala". Laŭ la vera angla nomo, la mallongigo estus IOS, kaj laŭ la franca ĝi estus OIN. Do la fondintoj de la organizo elektis ISO-n kiel la universalan mallongan formon de ĝia nomo.
Kelkaj el la normoj ofte uzataj kiel parto de [kvalito-rega sistemo]? estas [ISO 9000]?, [ISO 9001]?, kaj [ISO 9002]?. La normoj pri medio? estas en la serio [ISO 14000]?.
- [ISO 216]? paperaj grandecoj
- [ISO 3166]? [landaj kodoj]?
- [ISO 4217]? [valutaj kodoj]?
- [ISO 8601]? reprezentado de datoj kaj tempoj
- [ISO 8859]? karaktraj enkodigoj kiuj inkluzivas ASCII?-n
- [ISO 9660]? dosier-sistemo por kompakt-diskaj? legiloj
- [ISO 9899]? C komputillingvo
- [ISO 10279]? [BASIC komputillingvo]?
- [ISO 10646]? Unikodo
- ISO/IEC 1539-1 [Fortran komputillingvo]?
- La TTT-ejo de ISO en la angla kaj la franca http://www.iso.ch