Avtandil, kial ni devas havi ĉi tiun Vikiarbon anstataŭ simple uzi indeksojn en la Vikipedio? Mi ŝatas ĝin, sed mi ne komprenas kial ni bezonas ĝin. Dankon. --
Chuck SMITH
Nenio estas nepre "bezonata" krom manĝi kaj trinki :-) Ŝajnas interese provizi diversajn arbojn por navigi en la vikipedio laŭ diversaj prezentoj. Sed gravas atenti ke ĉiu artikolo aldonita en tiuj arboj estu ankaŭ atingebla per la ĉefa enirejo. --
Zav
Responde al
Chuck SMITH.
Certe neniu povas pretendi, ke lia faritaĵo estas la plej bona kaj perfekta, ankaŭ mi. Kelkaj partoj de la Vikiarbo necesas prilaboron far de pli kvalifikaj personoj, ol mi. Sed al mi ŝajnas ke ĝi, estante suplementa (ne alternativa !!!) indekso, donos eblecon pli facile trovi serĉatan artikolon, ol laŭ ĉefindekso. Ekzemple, por mi Francio unue estas lando kaj poste studobjekto de iu scienco; alie mi povas ne scii, kiu scienco aŭ arto studas kalendarojn kaj kie mi trovu artikolon pri Homa intelekto.
Mi konscie ne tuŝis la ĉefindekson, ĉar tio povus ofendi la aŭtorojn, sed , laŭ mia opinio, ĝi devas esti serioze transformita. Mi pensas ke nia vikipedio povas esti kaj devas esti la rezulto pli konscia kaj scienca komuna laboro, ĉar nia celo estas tute alia, ol hispanlingvaj aŭ pollingvaj vikipediistoj - ni ja faras la bazon de la unua E-enciklopedio (se mi eraras, bv. diri).
La ĉefaj problemoj, kiun mi vidas:
- Ĉefindekso ne estas bone strukturita kaj prezentas simplan kopion de la angla indekso (> mem la fakto de kopiado ne estas problemo, sed ĝia enhavo !). Aliaj vikipedioj havas pli enhavoriĉajn indeksojn.
- Hierarkia aranĝo de la titoloj estas ne tre ĝusta. Oni povas diskuti senfine, ĉu Statistiko estas aparta scienco, aŭ ĝi devas esti sub Matematiko, ĉu Geografio estas naturscienco aŭ socia (ŝajne, ke ambaŭ), sed la solvo devas esti, almenaŭ por ni, kaj almenaŭ por ĉi-projekto. Kion signifas Klasikoj, Sciencistoj kaj kie ili devas esti, ĉu Kriza teorio kaj Kuireco devas esti samnivelaj kun Literaturo aŭ Tersciencoj ....
- Ne ĉiu vikipediisto povas ĝuste difini la lokon de iu artikolo kaj meti konvenajn ligilojn. Mi mem metis Toponimion en ĉefindekso, sed mi ne estas certa pri mia praveco. Mi pensas, ke ĝi povas esti aŭ sub Geografio, aŭ sub Lingvistiko. Aliflanke, mi konsentis, kiam vi forviŝis Onomastikon de la ĉefindekso, ĉar certe vi estis absolute prava !
- Ne ĉiu uzanto povas diveni kie serĉi la artikolon. Se ni trovas la bezonatan terminon aŭ vorton nur per serĉilo, do tiam kiucele ekzistas la hierarkia indekso. Se la serĉata artikolo devas esti en kelkaj lokoj, tiam iu devas prizorgi, ke ĝi nepre estu tie!
Unuvorte, mi volas atentigi vin pri la problemo nun, ĉar laŭ kresko de la artikoloj, tion fari poste estos preskaŭ neebla. Kio koncernas al miaj malsupraj ligiloj, verdire mi mem ne sciis, al kiuj temoj apartenigi ilin laŭ ekzistanta indekso.
-- Avtandil